Karma Kagyü

(Alidirektita el Karma-Kagyu)

Karma Kagyü (Tibete: ཀརྨ་བཀའ་བརྒྱུད, karma bka'-brgyud), aŭ Kamtsang Kagyu (Tibete: ཀརྨ་ཀཾ་ཚང་, kar+ma kaM tshang), estas tre praktikata kaj verŝajne la dua plej granda budhisma deveno ene de la skolo Kagyu,[1] unu el la kvar gravaj skoloj de tibeta budhismo. La deveno havas longedaŭrajn monaĥejojn en Tibeto, Ĉinio, Rusio, Mongolio, Barato, Nepalo kaj Butano, kun nunaj centroj en pli ol 60 landoj. La spirita estro de la deveno Karma-Kagyu estas la Gyalwa Karmapao; la 2-a ĝis la 10-a Karmapaoj estis ĉefaj spiritaj konsilantoj al pluraj imperiestroj de Ĉinio.[2] La devenanojn de Karma-Kagyu oni foje nomas la nigraĉapelaj lamaoj, rilate la nigran kronon kiun la Karmapa povas porti.

Rifuĝarbo de Karma-Kagyu

La Kagyu-deveno asertas kontinuecon de buŝaj instrukcioj transdonitaj de majstro al disĉiplo.[3] Ĉi tiu emfazo speguliĝas en la laŭvorta signifo de "Kagyu". La unua silabo, ka, onidire rilatas al la tekstoj de la instruoj de Budho kaj al la vortaj instruoj de la majstro. Ka duoble signifas la iluminitan signifon, kiun komunikas la vortoj de la instruisto, kaj ankaŭ la forton, kiun povas havi tiaj vortoj de kompreno. La dua silabo, gyu, signifas devenon aŭ tradicion. La kunigo de ĉi tiuj silaboj tiel signifas “la vicon de vorte transdonitaj instrukcioj". La aĝuloj de la Kagyu-deveno, kiu prezentas la teorie senrompitan vicon de majstroj kaj disĉiploj retroe ĝis Budho, formas tiel nomitan “oran rozarion.”[4].

NotojRedakti

  1. Brief History of the Kagyu School of Tibetan Buddhism (Mallonga historio de la Kagyu-skolo de tibeta budhismo), arkivdato: 2011-05-16. Aliris la 21-an de aŭgusto 2019.
  2. Karma Thinley Rinpoche, The History of the Sixteen Karmapas of Tibet (La historio de la dek ses karmapaoj de Tibeto), Shambhala, ISBN 978-1570626449. Aliris la 21-an de aŭgusto 2019.
  3. La Lignée du Rosaire d’Or (“La deveno de la ora rozario”).
  4. Lama Kunsang and Marie Aubèle, L’Odyssée des Karmapas. La grande histoire des lamas à la coiffe noire (“La odiseado de la karmapaoj: la granda historio de la nigraĉapelaj lamaoj”), Ed. Albin Michel, 2011. ISBN 978-2-226-22150-6.