Por samtitola artikolo vidu la paĝon Karmeo.

Karmeo estas neregula satelito de Jupitero.

Karmeo
Natura satelito  de Jupitero (XI)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Aliaj nomoj Jupitero XI[1]
Nomita laŭ Carme vd
Malkovro
Malkovrinto Seth Barnes Nicholson[1]
Dato de malkovro 30-a de julio 1938[1]
Loko de malkovro Observatorio Monto Wilson[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 404 000 km[2]
Discentreco 0,253[2]
Klinangulo 164,9° (rilate al la ekliptiko)
167,53° (rilate al la jupitera ekvatoro)
Periodo 702,3 tagoj[2]
Fizikaj ecoj
Diametro 46 km[3] [4]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~1,3 × 1017 kg[4]
2,6 × 103 kg/m3 (hipoteze)
0,017 m/s2
28 m/s
Rotacia periodo nekonata
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ~124 K (averaĝe)
Albedo
Geometria albedo
0,04 (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 17,5[3]
vdr

Ĝiajn grandon kaj mason oni taksis je 46 km kaj 1,3 × 1017 kg laŭ ĝia videbla magnitudo; 17,5; hipotezinte la valorojn de ĝia albedo al 0,04 kaj de ĝia denso al 2,6 g/cm3, kiel tiuj de aliaj jupiteraj satelitoj.

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 6-an de julio 1938 de Seth Barnes Nicholson en la Observatorio Monto Wilson (Kalifornio - Usono), sekve al observoj inter la 5-a de julio kaj la 25-a de aŭgusto. Ĝia malkovro [5] estis anoncita samtempe kiel tiu de Lizito.

Ĝi tiam ricevis nomon Jupitero XI. Ĝi neniam ricevis maldaŭran nomon: tiu noma sistemo ne tiam ekzistis.

Nomo redakti

En 1975, Internacia Astronomia Unio aprobis la nomon de Karmeo[6], laŭ unu nimfo de la minoa mitologio nomata Karmeo (greke: Κάρμη), amatino de Zeŭso kaj patrino de la minoa diino Briomarta.

Orbito redakti

Karmeo estas la ĉefa ano de la karmea grupo, al kiu ĝi donas sian nomon. Tiu grupo arigas retrogradajn lunojn kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti