Malfermi la ĉefan menuon

Karnavalo en Salvador de Bahio

Karnavalo en Salvador de Bahio. La portaosurskribo diras: "La koro de la mondo batas ĉi tie."
Kapoejra bloko
Bloco da Camisinha[1]

La karnavalo en Salvador de Bahio (portugale: Carnaval da Bahia) estas laŭ la Guinness-Libro de Rekordoj la plej granda strata karnavalo de la mondo kaj unu el la plej grandaj festoj tutmonde.[2] La festaĵojn partoprenas en la ĉefurbo de la brazila federaciero Bahio ĝis 2,7 milionoj da homoj. La karnavalo okazas sur tri ĉefaj lokoj (circuitos): Dodô (en Barra-Ondina), Osmar (sur Campo Grande de Avenida Sete) kaj Batatinha (en Centro Histórico, historia centro de Salvador). Krom tio okazas kvartalaj festoj interalie en Cajazeiras, Itapoã, Periperi kaj Pau da Lima.[2] Dum la karnavalo muzikas famaj bandoj kiel ekzemple Olodum, Daniela Mercury, Timbalada kaj Ivete Sangalo dum liberaeraj koncertoj kaj sur la Trios Elétricos. La populareco kaj tutmonda konateco de la karnavalo en Salvador estas tre altaj krom tiuj de Rio-de-ĴanejroOlinda. En Salvador okazas la plej granda karnavala evento, alia konata karnavala festo de la federaciero Bahio estas en Porto Seguro.

HistorioRedakti

 
Afrikobrazila bloko

La karnavalo de Bahio fondiĝis en la jaro 1884. El aranĝaĵo de dancejoj kaj privataj kluboj fariĝis la strata karnavalo por la popolo. En 1890 la unua bloko afoxé[3] partoprenis la karnavalon kaj prezentis kostumojn kaj tradiciojn el la kulturo de la Joruboj, la prauloj de multaj iamaj sklavoj.[2]

  • 1950 unua trio elétrico kun Bloko Vassourinha[4], frevo-dancistaro el Pernambuko
  • 1961 unua parado honore al Reĝo Momo (Rei Momo)
  • 1962 Bloco Os Internacionais[5] kiel unua karnavala bloko
  • 1969 Caetano Veloso kantas la kanton: „Atrás do Trio Elétrico Só Não Vai Quem Já Morreu“ (Nur kiu jam mortas, ne postsekvas Elektran Trion)
  • 1970 Karnavalo de Salvador okazas sur la placo Praça Castro Alves, komenciĝas la epoko de kultura, socia kaj seksuma liberiĝo
  • 1972 Omaĝo de Trio Tapajos al Caetano Veloso, kiun la brazila militreĝimo estis arestinta
  • 1974 Dodô kaj Osmar festas la 25-jaran jubileon de la karnavalo de Salvador
  • 1976 Trio Tapajós, establiĝinta en Bahio, transdonas impulsojn al la karnavaloj de Belo Horizonte kaj Santos
  • 1978 Mortojaro de Adolfo Nascimento (Dodô)
  • 1980 La trio tlétrico „Traz Os Montes“[6] revoluciigas la karnavalon de Salvador per novspeca sonteĥniko
  • 1998 Konsekrado de monumento honore al karnavalo-fondintoj Dodô kaj Osmar[2]

InventaĵojRedakti

Pau elétricoRedakti

 
Karnavalo de Salvador de Bahio

La pau elétrico[7]bahia gitaro, kiu ekestis en la 1940-aj jaroj, ebligis la evoluon de strata karnavalo sur grandaj paradoĉaroj, la tiel nomataj trios elétricos. Inspirita estis la konstruo de la bahia gitaro de tipo da elektra gitaro, kiun estis konceptinta Benedito Chavez en Rio-de-Ĵanejro.[8]

Ili aĉetis kavakinjon kaj gitaron, de kiuj ili forrompis la kavokorpon, por ke postrestu nur la brako, kaj fiksis al ĝi korpon el palisandra ligno kaj ricevilon“, raportis gitaristo Armandinho,[9] filo de Osmar kaj sole ankoraŭ vivanta membro de la unua Trio Elétrico el Armandinho, Dodô kaj Osmar. „Ĝis kiam ili estis realigintaj ĉi tiun inventon en la realecon, ili uzis molan grason“, li rakontis. Tiel ekestis pau elétrico, unua elektra instrumento en brazila karnavalo.[10]

Aliaj tipaj instrumentoj estas la violão-pau-elétrico[11] kun bas-tonoj kaj la tenorgitaro triolim.[2]

Trio elétricoRedakti

 
Monumento por la inventintoj de la trio elétrico, Dodó kaj Osmar
 
Unua trio elétrico el la jaro 1950
 
Trio elétrico nuntempa

Tipaj por la strata karnavalo en Salvador estas la trios elétricos. Ili ekestis la unuan fojon per malnova aŭto Ford Bigode, konstrujaro 1929, kiun oni transkonstruis al la unua trio elétrico kaj pripentris kaj ornamis por la karnavalaj festaĵoj. Sur la ŝarĝareo ludis muzikistoj per la tipa pau elétrico.

Inventintoj de la trio elétrico estas Dodô (realnome Antonio Adolfo Nascimento) kaj Osmar Macedo, kiuj ekde 1938 kunlaboris en la radio. La du estis muzikstudentoj kaj serĉis teĥnikan eblecon, plialtigi la laŭtecon de muzikinstrumentoj sen kabloj. En 1950 ili sukcesis per la pau elétrico kaj la trio elétrico la unuan stratan karnavalon. La unua ĉaro nomiĝis Fobica. Ili invitis en 1951 muzikiston Temístocles Aragão, kaj el la „duo elétrico“" (elektra duopo) estis naskiĝinta la „trio elétrico“ (elektra triopo).[12] Sekvan jaron la triopo devis rezigni pri Temístocles Aragão, sed pro la akirinta fameco el la antaŭa jaro la nomo restis trio elétrico.[13]

Post la granda sukceso de la elektraj triopoj oni uzis pli malfrue pli grandajn ŝarĝaŭtojn[14], por proponi prezentoplatformon al pli grandaj bandoj.

En 1969 la kantisto de Muziko Populara Brazila Caetano Veloso famiĝis tutlande per sia kanto „Atrás do trio-elétrico[15]. Trios elétricos estas en la moderna karnavalo remorktraktoroj kun vestoŝanĝejoj, trinkejoj kaj granda scenejo. Krom tio ili havas grandajn laŭparolilo-instalaĵojn kun povumo da 100.000 vatoj.[16] Nun diversaj artistoj kaj bandoj uzas la trios elétricos, kiuj pasas en granda parado tra la urboj kaj tra la kvartaloj Barra, Ondina kaj Campo Grande kaj kiujn postsekvas granda aro da fervoruloj. Dum kiam la ĉaroj estas iaspecaj veturscenejoj por artistoj, aktoroj, dancistoj kaj eminentuloj, la popolo postdancas malantaŭ la trios elétricos aŭ atendas ilin ĉe la stratbordo.

BlokojRedakti

 
Ŝnuregoj dislimigas blokon de la spektantoj
 
Ivete Sangalo

Blokoj (blocos) oni nomas karnavalajn taĉmentojn, kiuj sin prezentas laŭ diversaj apartenecoj, temoj kaj muzikgruoj en la strata karnavalo de Brazilo. La karnavalaj blokoj estas muzikaj, estetikaj kaj religiaj manifestacioj. Ankaŭ indianaj originoj sin esprimas en la blokoj. La temoj de la strata karnavalo ŝanĝiĝas ĉiun jaron kaj estas politikaj aŭ sociaj primokoj aŭ parodioj. Ekzemple en la jaro 1997 la muzikgrupo Olodum, kiu havas pli ol 3.000 anojn, prikantis en sia samboregea kanto „Mundo Cão“ (hunda [aŭ diabla] mondo) la malfacilajn kaj diskriminaciajn vivkondiĉojn de la nigrularo de Salvador, kiun oni ankaŭ nomas „Roma Negra“, la Nigr[ul]an Romon.[16]

Kutime la membroj de bloko surhavas la saman konstumaron aŭ almenaŭ la saman ĉemizon (abadá). La abadao estas plejofte blanka vestaĵo de afrikaj islamanoj. En Bahio precipe kapoejraj dancistoj surhavas abadaojn. En la brazila karnavalo la abadao simbolas en diversaj koloroj, skemoj kaj etiketoj la apartenecon al iu bloko aŭ loĝio kaj estas aĉetenda. Nur per la akiro de abadao oni povas partopreni paradon de iu bloko ene de la ŝnurega limigo aŭ en vetura aŭ fiksa loĝio.[17] Camarotes[18] estas iaspecaj karnavalaj asocioj, kiuj kune sinprezentas en la blokoj kaj la sur trios elétricos. Malantaŭ la trios elétricos postveturas simile granda ĉaro, sur kiu troviĝas spektantoj. Loĝioj do povas esti veturigeblaj aŭ fikse konstruitaj kiel tribuno ĉe la stratobordo.[19] La ekesto de la karnavalaj blokoj (portugale: blocos carnavalescoscordões [ŝnuregoj]) deiras de la jaro 1889. La cordões estis timataj de la „honestaj“ burĝoj pro la partoprenantaj bataldancistoj, do la kapoejristoj. Ekde 1920 ekregis la influo de la intelektuloj, kiuj rigardis karnavalon kiel iaspeca kultura atestaĵo kaj pro tio finis la ĝis tiam ekzistintan „ĥaoson“ metante la ĝis nun konatan organizan formon.[20]

En la jaro 2013 dum la karnavalo de Salvador prezentis entute 38 blokoj. Ĉiu bloko havas po unu „amuziston“. Tiu ĉi kutime estas fama kantisto, ekzemplo Ivete Sangalo kun la bloko Coruja (strigo)[21] aŭ Léo Santana kun la samseksemula bloko Muquiranas.

Afrikaj blokojRedakti

La afrikaj blokoj (blocos afros) estas la plej konataj karnavalaj blokoj de Salvador de Bahio; kaj ili emfazas sian etnan devenon de okcidenta Afriko. La plej malnova kaj tradicia karnavala bloko afrika estas Ilê Aiyê, kiu nombras proksimume 3.000 membrojn kaj multegajn gastojn. Aliaj estas ekzemple Filhos de Gandhy, A Mulherada, Afro Liberdade, Big Bloco do Gueto, Bloco da Capoeira, Ginga do Negro.[22] En afrikaj blokoj la tiel nomataj Puxadas do Ijexá[23] omaĝas la afrikobrazilajn diojn.

AfoŝeoRedakti

 
Agogoo
 
Afoŝeo

La karnavalo de Salvador kaj en la tuta subŝtato Bahio radikas en la eŭropaj kiel en la afrikaj kulturoj, precipe tamen en la afrika religio kandombleo. Pro tio afoŝeo en brazilo ankaŭ estas konata kiel „stratokandombleo“.[24] Ĝia signifo estas esprimata per la muziko kaj per multaj kostumoj. La vorto „afoŝé“ devenas el la joruba lingvo kaj konsistas el tri vortoj: a (nominala prefikso) - fo (diri) - ŝé (realigi).[25] Oni povus ĉirkaŭskribi ĝin per la vortoj „la eldirita fariĝas faro“[26] aŭ „la eldirita realiĝas“.[27] En afoŝeo-bloko troviĝas precipe perkutinstrumentoj kiel tamburoj, afoŝeoj kaj agogooj. Je kantado ĉefkantantoj komenciĝas, kaj la tuta bloko ripetkantas, simile kiel en la kandombleejoj.

Filhos de GandhyRedakti

 
Filhos de Gandhy

Granda bloko de afoŝeo estas Filhos de Gandhy, „Filoj de Gandhi“, kiuj sin identigas kun la idealoj de Mahatma Gandhi, aparte kun la paco. En la karnavalo ĉi tiu bloko aparte klarkontura elstaras pro sia blua-blanka aperaĵo de milaj membroj, kiuj surhavas blankajn turbanojn.

Filhos de Gandhy fondiĝis sub la direktado de Durval Marques da Silva en 1949 el provizejlaborantoj ("estivadores") de la haveno de Salvador, eminentularo inter la nigrulaj laboristoj, precipe ĉar ĉi tiu speco de havenlaboro estis relative memstara.[28] Por eviti revenĝojn de la tiama militreĝimo – tro granda estis la timzorgo, ke ili devus suferi similajn venĝojn kiel tiujn kontraŭ la nomdonanto de la bloko Gandhi, jaron antaŭe murdita, kiu per sia malsatstriko en 1932 ekigis pacan revolucion – ĝiaj fondintoj ŝanĝis la nomon de „Gandhi“ en „Gandhy“. El bloko de 36 partoprenantoj fariĝis asocio kun pli ol 17.000 anoj kun sidejo ĉe la placo Pelourinho [historia foirejo kaj piloriejo] en la historia urbocentro de Salvador.[29] Kvankam oni prenas ne tute serioze la malpermeson drinki, la granda bloko memoras pri granda pacmovado, kiu ja dividas plej imponan celon de Mahatma Gandhi.

MuquiranasRedakti

 
Muquirana ĉe Pelourinho

En la jaro 1964 la ekstera aperaĵo de la karnavalo de Salvador ŝanĝiĝis ĝisfunde, kiam unuan fojon viroj enmiksiĝis kun virinaj jupoj inter la festantoj. Lindolfo Araújo, ŝercnomo Charita, kaj kelkaj amikoj estis la pioniroj de ĉi tiu revolucieto. Ili tajloris kun helpo de edzino, patrino kaj kuzinoj siajn kostumojn. Intertempe el la familia ŝerco fariĝis profitodona negoco en tria generacio, kaj la muquiranas, la „amorantaĉoj“, estas kun mil anoj de la bloko, iun jaron vestitaj kiel pupo Barbie, alian kiel gejŝojAfroditaj, ne plu forimageblaj el la karnavalo de Salvador.[30] Je tio la partoprenantoj ne nur estas samseksemuloj, sed ankaŭ edziĝintaj patroj familiaj, al kiuj ĝis 200 eŭroj[31] por la kostumado ne estas domaĝaj. Dum kiam la muquiranas en 2013 festis kostumitaj kiel greka amdiino tra la karnavala kampo Osmar, armitaj per akvopistoloj, ilin instigis la kantistoj Léo Santana (Parangolé) kaj Alex Max (Saiddy Bamba) sur la trio elétrico.[32] Sur sia oficiala hejmpaĝo Bloko Muquiranas anoncis la 18-an de februaro 2013, ke tiun ĉi tagon estis mortinta Florisa Paganelli de Carvalho, edzino de Lindolfo Araújo kaj kunfondinto de Bloko Muquiranas, en la aĝo de 77 jaroj.[33]

AŝeoRedakti

 
Komenciĝo de la karnavalo sur la Pelourinho

Aŝeo estas muzika ritmo en Bahio kaj estas komprenata kiel kunfandaĵo de frevo kaj de afoŝeo. Famaj aŝeaj grupoj kaj muzikistoj el la regiono de Salvador de Bahio estas ekzemple Luiz Caldas, Sara Jane, Chiclete com Banana, Banda Beijo, Banda Cheiro de Amor, Babado Novo, Bandamel, Ara Ketu, Banda Eva, As Meninas, Rapazolla, Terra Samba kaj Olodum. Olodum kaj ĝia multpersona perkut-instrumentistaro ŝanĝis la karnavalon de Salvador en la plej grandan, plej longan kaj plej laŭtan liberaeran okazaĵon de la mondo. Tipaj por la strata karnavalo estas la tamburistaroj kaj perkut-instrumentistaroj nomataj „baterias“, kiuj paradas per longaj procesioj tra la stratoj de la historia urbocentro. La strata karnavalo kaj ĝiaj multaj prezentadoj fariĝis pli kaj pli talentokonkurso por venontgeneraciaj artistoj, kiujn patronas sukcesaj muzikistoj kiel ekzemple Luis Caldas, Chiclete com Banana, Ilê-Ayê, Margareth Menezes kaj Olodum. Ĉi-lasta tenas la ekvilibron inter komerca muziko kaj tradicio.

Daniela MercuryRedakti

 
Daniela Mercury dum prezentado je la karnavalo

Daniela Mercury fariĝis inter 1992 kaj 1993 per sia samboregea[34] furorkanto „O Canto da Cidade“ (La kanto de la urbo) unu el la plej konataj etiketoj de la karnavalo en Salvador. Per ĝi ŝi tutmonde famiĝis. La brazila televidostacio Rede Globo helpis al Daniela Mercury por ŝia sukceso.

TurismoRedakti

 
Bloko Nana Banana

La karnavala periodo alportas al Salvador kaj la ĉirkaŭaĵo ĉiujare ondon da tranoktadoj kaj enspezoj. En la jaro 2006 proksimume duona miliono da en- kaj eksterlandaj turistoj iris al Salvador, por festi tie karnavalon. Tio signifas kreskon da 30 elcentoj kompare kun la vizitantoj, kiuj entute venas al Salvador kaj Bahio dum la somera sezono.[35] La devizo de la karnavalo estas: „Bahia: major explosão de alegria“ (Bahio: la plej granda eksplodo de ĝojo).[16] Salvador ŝanĝiĝas sur areo da 25 kvadrataj kilometroj en „cidade de carnaval“ [karnavalurbon] kaj ofertas por la sekureco de la vizitantoj urĝohelpajn staciojn kaj policopikedojn.[2] La karnavalo fariĝas plej granda dunginto de la urbo. 200.000 personoj estas rekte ligitaj kun la karnavalaj aktivecoj. 86.000 el ili estas tiel nomataj „cordeiros“ [ŝnuregistoj], kiuj havas la taskon sekurigi la blokojn per forta ŝnurego.

OrganizoRedakti

Programo de 2011Redakti

Dum la karnavalo en Salvador de Bahio je 2011 la jena staris sur la programo: la karnavalaj okazaĵoj komenciĝis samtempe ĉe la Espaço do Samba e das Orquestras (Praça Municipal), Largo do Pelourinho, Praça Tereza Batista, Largo Pedro Archanjo, Largo Quincas Berro d'Água kaj Palco do Rock (Piatã). La ĉefa agado okazis en la kvartaloj Campo Grande (Circuito Osmar), Barra Ondina (Circuito Dodô) kaj en Centro Histórico (Circuito Batatinha). La ceremonioj komenciĝis ĵaŭdon, la 3-a de marto 2011, per la solena kaj simbola transdono de la ŝlosiloj de la urbo al Reĝo Momo (Rei Momo, la brazila reĝo de karnavalo) fare de la urbestro[2] kaj finiĝis en la nokto al Cindra Merkredo la 8-an de marto 2011. Sur diversaj lokoj de la urbo prezentis muzikgrupoj de variaj stiloj ekde aŝeo ĝis pagodo, (ekzemple Banda a Mulherada, Fundo de Quintal, É o Tchan, Grupo Revelação, Soweto, Samba de Saia, Pixote, Banda da Saudade, Harmonia do Samba, Chicabana, Ilê Aiyê, Cláudia Leitte kaj Babado Novo, Banda Eva, Banda Cheiro de Amor, Banda Beijo, Ara Ketu, Banda Os Negões, Chiclete com Banana, Timbalada, Ivete Sangalo, Netinho, Carlinhos Brown kaj multaj aliaj) sur scenejoj aŭ sur trios eletricos. Krom tio sin prezentas famaj aktorinoj, televidaj steluloj, elstaruloj kaj artistoj (ekzemple Carla Perez, Luciana Mel, Carlos Pitta ktp.[36] La ĉefa parado de karnavalo komenciĝis laŭtradicie la vendredon. Sabaton la afrika bloko „Ilê Aiyê“ enmarŝis en la faman straton Rua do Curuzu, kaj dimanĉan posttagmezon komenciĝis la batukado[37] de la Bloko Filhos de Gandhy sur la Pelourinho en la historia urbocentro.[2] Cindran Merkredon okazis finala koncerto de ĉiuj muzikgrupoj sur la placo Praça Castro Alves. La finon de karnavalo havas en Brazilo la simbolan signifon de la somerfino. Ŝerce do oni asertas, ke la brazila jaro komenciĝas nur post karnavalo. - La semajnfinon postkarnavalan en la kvartalo Barra okazas denove karnavalaj aktivecoj: oni premias la karnavalajn bandojn; krom tio okazas en dancejoj ĉe la strando la tiel nomata „Baile de Ressaca“ [postebria danco].[2]

Problemoj ĉirkaŭ la karnavaloRedakti

 
Arestito-kolektejo inter supra kaj malsupra urbo

Pro forta polica ĉeesto la karnavalo pasas tre kvieta. Tamen je la homfluegoj ĉiam povas esti, ke ĝi ne sufiĉas. Pro tio privataj sekuroservistoj protektas la privatajn loĝiojn kontraŭ la altrudaj homamasoj.[16] Je temperaturoj da proksimume 30 celsiaj gradoj kaj atmosfera humido da 80 elcentoj okazas je la senpaŭza dancado ĉiam denove kazoj de troa elĉerpiĝoj. Alia danĝero estas la troa drinkado.[16]

Kelkaj eksterlandaj raportistoj priskribas la karnavalon en Salvador kaj en la federaciero Bahio ĝenerale kiel „ses tagnoktoj de ekstazo“ same kiel de „publika amasa sekskuniĝo“. La origino de ĉi tiu antaŭjuĝo rilatas kun la vivoĝojo, la sinteno al seksumemo kaj impulsiĝemo de kandombleo (precipe je rilato kun la oriŝoj Ŝango kaj Eŝo).[16] La religio kandombleo rigardas seksumemon kiel pozitiva kaj pela forto.

 
Armeopolico observas la karnavalon en 2013

Tiu ĉi sinteno al sekseco faris Salvador-on precipe dum la karnavala periodo ŝatata vojaĝocelo por seksumturistoj. Laŭ instigo de respondecaj politikistoj la brazila ŝtato ĉiapotence kontraŭagas ekde kelkaj jaroj la seksumturismon de ĉiaj neleĝaj formoj.[38] Por limigi la danĝeron de aidoso, jam de kelkaj jaroj oni disdonas ekde la budoj kaj trios elétricos kondomojn al la spektantoj. En Brazilo regas modela kontraŭ-aidosa politiko,[16] tiel ke la nombro de novinfektoj klarmaniere sinkis.

Ekde 2010 oni disdonas ĉirkaŭmanojn por infanoj, por ke ili estu pli bone identigeblaj, kiam ili perdiĝus inter la homamasoj. Regule oni vidas dungintojn, kiuj serĉas perdiĝintajn infanojn, por ŝirmi ilin respektive redoni ilin al iliaj respondeculoj. La karnavalo, de jaro al jaro pli bone preparata, prezentas al turistoj multkoloran bildon de brazila kulturo same kiel al brazilanoj kulturan okazaĵon, per kiu tiuj ĉi povas identigi sin kun sia historio.

Retrorigardo sur karnavalon de 2013Redakti

 
Celata serĉo de malaperintaj infanoj

Ne nur dum la festo mem, sed ankaŭ poste la bona preparo deflanke de la urba administrejo rikoltigis bonajn rezultojn. Forta polica ĉeesto kaj senindulgaj reguloj faris la eventon al relative sekura aranĝo. La 13-an de februaro la respondeculoj prezentis nombrojn kaj faktojn. Laŭ tio oni konfiskis pro sekurokialoj: 12.736 ŝaŝlikponardojn, 38 tranĉilojn kaj pli ol 2000 vitrobotelojn kun biero aŭ aliaj alkoholaĵoj. Krom tio oni estingis 98 lignokarbo-rostilojn kaj fajretojn. Samrigore oni agis kontraŭ alkoholpleniĝintaj ŝoforoj: oni haltigis 1688 ŝoforojn kaj devigis ilin al alkohola kontrolo; el tiuj ĉi 160 estis enkorpigintaj troajn kvantojn da ebriigilo. Oni ekzamenis 1345 trinkejojn kaj manĝetejojn, el kiuj 340 havis higienajn kaj aliajn mankojn, ekzemple mankantajn prezolistojn.

Estas preskaŭ ne imageble, sed ankaŭ la surdiga bruo de la trios elétricos havas limojn: sep veturiloj estis klasifikataj kiel tro laŭtaj kaj devis sekve redukti la laŭtecon. Bedaŭrinde malgraŭ tio okazis du murdoj, unu per tranĉilo kaj alia per interpafado. 1085 karnavalaj festantoj devis submeti sin al kuracado post interbatiĝo, 343 el tiuj pro vundoj je nazo kaj buŝo. 226 homoj estis savataj de dronado. Sep malaperintaj infanoj estis rekondukataj en siajn familiojn aŭ al siaj respondeculoj. Oni registris 845 arestadojn pro drogaj kaj ŝtelaj krimetoj, kies nombro triobliĝis kompare kun la antaŭjaro.

Por teni la stratojn puraj, oni starigis 2000 ĥemiajn necesejojn, nombro kiu venontjare estu pli alta. Cindran Merkredon oni estis foriginta de la stratoj pli ol 1000 tunojn da rubaĵo. Oni ankaŭ estis foriginta la plej multajn lignotegaĵojn ĉe monumentoj kaj domportaloj por protekto kontraŭ malpuro kaj vandalismo. Entute oni starigis tre pozitivan bilancon kaj laŭdis la preparojn kiel sufiĉaj, kvankam oni faris por la postsekva jaro ankoraŭ multajn proponojn por plibonigo.[39]

BildaroRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Komento: camisinha – ĉemizeto = aliesprimo por kondomo
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Karnavalo en Salvador de Bahio ĉe brasilienportal.ch/.
  3. „Ambasadoro de Afriko“
  4. portugale: Vassoura, vassourinha – balailo, balaileto
  5. esperante: Bloko de la Internaciaj
  6. esperante: Malantaŭ la Montoj
  7. esperante: elektra bastono
  8. Artikolo pri la bahia gitaro.
  9. Armandinho
  10. carnaval.uol.com.br Do pau de sebo ao baile elétrico: as origens do Carnaval de Salvador
  11. esperante: elektra basgitaro
  12. [http://br.answers.yahoo.com/question/index?qid=20070217073518AAWEgaz yahoo! Respostas (pri la origino de la trio elétriko)
  13. [http://www.carnaxe.com.br/history/trio/arquivos/1952_01.htm Bastidores da Folia: Historio de la trio elétrico
  14. LKW, Abbildung
  15. esperante: Malantaŭ la elektra triopo
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 16,6 Michael Schwelien: Karneval, Sex und Tod. En: Die Zeit, 19-a de februaro 2004.
  17. Superrigardo sur www.abadaweb.com.br
  18. esperante: loĝio
  19. http://pt.wikipedia.org/wiki/Bloco_carnavalesco Blocos carnavalescos]
  20. Uma festa em cada esquina
  21. http://pt.wikipedia.org/wiki/Anexo:Lista_dos_blocos_do_carnaval_de_Salvador Blocos carnavalescos en la portugallingva vikipedio]
  22. Superrigardo super la blocos-Afro do carnaval da bahia Salvador.
  23. Rimarko: Ijexá, etna subgrupo de la Joruboj
  24. Cronicas da Bahia - Tasso Franco
  25. Afoŝeo en la portugallingva vikipedio
  26. Afoŝeo en la portugallingva vikipedio
  27. [AUSSAGEN%20%20%20Sujeto%20enunciado%20vs%20enunciaci%C3%B3.htm Subjekt der Aussage vs. Subjekt des Aussagen (Justo Fernandez Lopes - Lexikon der Linguistik)
  28. Historio de la bloko Filhos de Gandhy ĉe filhosdegandhy.com.br
  29. [http://atarde.uol.com.br/noticias/1080919 Filhos de Gandhy mantém estrutura Filhos de Gandhy plutenas strukturon
  30. Pri la karnavala bloko Muquiranas de Salvador
  31. Bloco „As Muquiranas“ inicia vendas de fantasias para o Carnaval 2013
  32. As Muquiranas divulga [! a fantasia do Carnaval 2013]
  33. As Muquiranas
  34. Rimarko: tipe bahia muzistilo kun aŝeo, sambo kaj regeaj elementoj
  35. Carnaval de Salvador atrai mais de 470 mil turistas, artikolo en la retejo jornal da midia (portugala).
  36. Superrigardo de la karnavala programo (Programação do Carnaval de Salvador 2011)
  37. Rimarko: batuquebatucada – afrikobrazila tamburmuziko
  38. Turismo Sexual: ameaça à cidadania, artikolo ĉe jornaldaimprensa.com.br (portugallingve).
  39. Carnaval 2013 – Salvador: Prefeitura divulga balanço de cinco dias de Carnaval