Karnosaŭroj (Carnosauria) estas grupo de grandaj karnomanĝantaj dinosaŭroj vivintaj dum la ĵurasio kaj kretaceo. Iam oni metis en ĝi multajn ne proksime parencajn grandajn teropodojn, sed intertempe oni difinis la grupon tiel ke en ĝi nun estas nur la alosaŭroideojn kaj la teropodojn al ili plej parencaj. Lastatempe sciencistoj malkovris fosiliojn de iuj tre grandaj karnosaŭroj en la familio de karkarodontosaŭredoj (Carcharodontosauridae) kiel giganotosaŭro (Giganotosaurus) kaj tiranotitano (Tyrannotitan), inter la plej grandaj rabobestaj dinosaŭroj konataj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karnosaŭroj
Troveblo de fosilioj: Ĵurasiokretaceo
Reproduktaĵo de alosaŭra skeleto
Reproduktaĵo de alosaŭra skeleto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Infraordo: Karnosaŭroj Carnosauria
von Huene, 1920

Allosauridae Alosaŭredoj
Carcharodontosauridae - Karkarodontosaŭredoj
Sinraptoridae - Sinraptoredoj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Inter la apartigaj trajtoj de la karnosaŭroj estas iliaj grandaj okuloj, longa mallarĝa kranio kaj modifiĝoj de la kruro kaj pelvo kiel femuro pli longa ol la tibio.

Taksonomio redakti

La grupo de la karnosaŭroj tradicie uziĝas kiel klaso por ĉiuj grandaj teropodoj, sed analizoj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj montris ke krom grandeco la grupo havis malmultajn trajtojn komunaj. La plimulto de la antaŭaj karnosaŭroj reklasiĝis kiel primitivaj teropodoj. Aliaj reklasiĝis kiel celurosaŭroj se ili estis pli proksime parencaj al la birdoj, kiel ekzemple la tiranosaŭredoj. Inter aliaj antaŭaj karnosaŭroj estis la megalosaŭredoj, la spinosaŭredoj, kaj la ceratosaŭruloj. Eĉ ne-dinosaŭroj iam klasiĝis kiel karnosaŭroj, kiel la raŭisukula teratosaŭro (Teratosaurus).

La modernaj kladistikaj analizoj difinas kaŭrosaŭrojn kiel tiuj dinosaŭroj havantaj praulon pli proksima parenca al alosaŭro ol al la modernaj birdoj [1].

Klasado redakti