Karol G

Kolombia kantistino

Carolina GIRALDO NAVARRO naskiĝis la  14-an de februaro 1991(nun 1991-02-14) pli bone konata per ŝia artista nomo Karol G, estas kolombia kantistino, kantverkisto kaj regetonistino.[1]

Karol G
Persona informo
Naskonomo Carolina Giraldo Navarro
Naskiĝo 14-an de februaro 1991 (1991-02-14) (33-jaraĝa)
en Medeĝino,  Kolombio
Lingvoj kolombia hispana lingvo • angla
Ŝtataneco Kolombio
Alma mater Universitato de Antjokio
Familio
Amkunulo Anuel AA
Okupo
Okupo kantaŭtoro
TTT
Retejo https://karolgmusic.com
vdr

Frua vivo kaj kariero redakti

Dum ŝia infanaĝo, Giraldo partoprenis la televidan programon X Faktoro. Ŝi antaŭenigis studojn ĉe Calasanz en Medeĝino, kaj studis muzikon ĉe la Universitato de Antjokio poste ŝi translokiĝis al Novjorko por okupiĝi pri sian muzikan karieron. En 2007, ŝi komencis uzi la artistan nomon Karol G.

En 2013, ŝi kunlaboris kun usona artisto, Nicky Jam kaj publikigis la kanzonon, "Amor De Dos" kiu iĝis tre popularaj en Kolombio kaj atingis pli ol 80 milionojn da vizitoj en YouTube.

En 2014, ŝi kunlaboris kun kolombia regetonisto Andy Rivera kaj publikigis la kanton, "Mañana" kiu nun havas pli ol 80 milionojn da videbloj en YouTube. Ŝi ankaŭ publikigis kanton "Ricos Besos" sed ĝi ne estis tiel sukcesa.

En 2015, ŝi liberigis propran adapton de la kanto "Mil Horas" de argentina rokmuzika grupo Los Abuelos de La Nada, kiu havis moderan sukceson en Kolombio. En marto 2016, ŝi publikigis la kanton, "Casi Nadan" kaj en aprilo de la sama jaro ŝi publikigis la kanton, "Muñeco De Lego".

En 2017, ŝia kunlaboris kun Bad Bunny en "Ahora Me Llama" ĝi iĝis populara kaj rapide akiris pli ol 490 milionojn da videbloj en YouTube. Iom poste en la sama jaro, ŝi liberigis la kanton, "A Ellan" kiu iĝis populara en Kolombio. Poste en la jaro ŝi kunlaboris kun kunula kolombia regetonisto Kevin Roldán kaj publikigis la kanton, "Eres mi Todo". Ankaŭ dum la jaro, ŝi eniris la talentan televidprogramon, Pequeños Gigantes USA, kiel grupgvidanto kaj juĝisto kune kun Prince Royce, Luis Coronel kaj Bianca Marroquín.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti