Karol Wojtyła (patro)

Karol Wojtyła (naskiĝis la 18-an de julio 1879 en Lipnik, nun kvartalo de Bielsko-Biała, mortis la 18-an de februaro 1941 en Krakovo) – suboficiro de Aŭstria-hungara armeo kaj kapitano de administracio de Pola Soldataro, patro de Karol Józef Wojtyła, posta papo Johano Paŭlo la 2-a.

Karol Wojtyła
Karol Wojtyla la malpli juna, kiel soldato aŭstria
Karol Wojtyla la malpli juna, kiel soldato aŭstria
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1879 (1879-07-18)
en Lipnik
Morto 18-an de februaro 1941 (1941-02-18) (61-jaraĝa)
en Krakovo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Patro Maciej Wojtyla
Patrino Anna Przeczek
Edz(in)o Emilia Wojtyła
Infanoj Edmund WojtyłaJohano Paŭlo la 2-a
Okupo
Okupo oficirosoldato
vdr

Vivo redakti

Filo de Maciej Wojtyła (naskita en 1852 en Czaniec (distrikto Bielsko, mortinta la 23-an de septembro 1923 en Wadowice) kaj lia unua edzino Anna Marianna Przeczek (naskita en 1853 en Lipnik, mortinta en 1881 samloke).

La 10-an de februaro 1906 li edziĝis al Emilia Kaczorowska. La nupto okazis en Krakovo, en tiutempa garnizona preĝejo sub alvoko al Sanktaj Petro kaj Paŭlo. Ili havis tri infanojn: Edmund (naskita en 1906, mortinta en 1932), Olga Maria (naskita kaj mortinta la 7-an de julio 1916) kaj Karol Józef (naskita en 1920, mortinta en 2005).

Laŭ profesio li estis tajloro. En 1900 soldatservigita; en soldatservo li pasigis 27 jarojn. Li estis suboficiro de aŭstra armeo, dum la Unua mondmilito translokigita al Hranice en Moravion. Post sendependeco de Pollando li estis oficiro de la 12-a Regimento de Infanterio en Wadowice. Li partoprenis la polan -bolŝevikan militon. Post fino de la militista kariero kiel kapitano (1927) li iĝis oficisto.

En 1938, post morto de la edzino kaj filo Edmund, li translokiĝis de Wadowice kune kun adoleskiĝanta filo Karol al Krakovo, kie li mortis tri jarojn poste. Entombigita en Rakowicki-Tombejo en la armea parto ĉe la str. Prandoty (50°04′40,8″N 19°57′20,9″E).

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti