Karolida renesanco

kultura movado en Eŭropo en la oka kaj naŭa jarcentoj
(Alidirektita el Karolida Renesanco)

La Karolida Renesanco estis periodo de viva lernumo kaj kultura vivo en la franka reĝlando dum la 8-a kaj 9-a jarcentoj. La reĝoj plej interesantaj de la karolida dinastio estis Karolo la Granda kaj Ludoviko la Pia. Dum tiu periodo precipe prosperis literaturo, skribado, artoj, arkitekturo, jurisprudenco kaj religiaj tekstoj.

La karolida Renesanco generis multajn manuskriptojn.

La uzado de la vorto "Renesanco" restas debatebla pro tio, ke plejmultajn ŝanĝojn kaj progresojn plenumitajn dum tiu epoko oni ŝuldas al la romkatolika Eklezio. Tiam cetere ne okazis iu ajn grava socia movado komparebla kun tiu de la posta Itala Renesanco.