Karoline von Günderrode

Germana poetino
(Alidirektita el Karoline VON GÜNDERODE)

La germana verkistino Karoline von GÜNDERRODE [karoline fon ginderode] naskiĝis je la 11-a de februaro 1780 en Karlsruhe. Je la 26-a de julio 1806 ŝi post malfeliĉa amrilato finis sian vivon per suicido.

Karoline von Günderrode
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1780 (1780-02-11)
en Karlsruhe
Morto 26-an de julio 1806 (1806-07-26) (26-jaraĝa)
en Winkel
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per ĝismorta sangoperdo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Hektor Wilhelm Günderode vd
Gefratoj Friedrich Carl Hector Wilhelm von Günderrode vd
Profesio
Alia nomo Ion • Jon • Tian vd
Okupo poeto • verkistodramaturgofilozofo vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La verkaro de Karoline von Günderrode konsistas el melankoliaj poemoj kaj sentoplenaj romantismaj dramoj. Ŝia amikino Bettina von Arnim en la jaro 1840 eldonis kolekton de leteroj titolitan Die Günderode.

Famaj verkoj:

  • Gedichte und Phantasien (1804)
  • Poetische Fragmente (1805)
  • Udohla (dramo, 1805)
  • Melete von Ion (1806)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.