Karolino de Saksio-Vajmaro-Eisenach

princino de Reuß-Greiz, grandduk-edzino de Saksio-Vajmaro-Eisenach

Caroline Elisabeth Ida Reuß zu Greiz (naskiĝinta la 13-an de julio 1884 en Greiz, mortinta la 17-an de januaro 1905 en Vajmaro) estis princino de Reuß-Greiz kaj edzinigite granddukino de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Karolino de Saksio-Vajmaro-Eisenach
granddukino de Saksio-Vajmaro-Eisenach (progeedza)
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1884 (1884-07-13)
en Greiz
Morto 17-an de januaro 1905 (1905-01-17) (20-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Princa kripto de Weimar vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno vd
Familio
Dinastio Reuß vd
Patro Henriko la 22-a de Reuß-Greiz vd
Patrino Princess Ida of Schaumburg-Lippe vd
Gefratoj Henriko la 24-a de Reuß-Greiz • Princess Emma Reuss of Greiz • Princess Marie Reuss of Greiz • Princess Hermine Reuss of Greiz • Princess Ida Reuss of Greiz vd
Edz(in)o Vilhelmo Ernesto de Saksio-Vajmaro-Eisenach vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Caroline estis filino de princo Henriko la 22-a de Reuß-Greiz el la geedzeco kun Ida (1852–1891), filino de princo Adolfo 1-a de Schaumburg-Lippe. Ŝi edziniĝis la 30-an de aprilo 1903 en Bückeburg granddukon Vilhelmo Ernesto de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Tiam ŝi estis jam orfa kaj ŝia frato regadmalkapabla. Pro tio la geedziĝon organizis la bückeburga familianaro; ĉeestis ankaŭ Vilhelmina de Nederlando kaj imperiestro Vilhelmo la 2-a.

Caroline tre kontraŭis la geedziĝon; verŝajne ŝi antaŭe estis - kiel la du pli maljunaj fratinoj - fianĉiniĝinta kun malegalklasulo. Dum la fraŭlofesto ŝi traktis la estontan edzon tiom malbone ke li petis la imperiestron rezigni la planitan geedziĝon, sed tiu rifuzis.[1] La imperiestro kiel supera militestro kvazaŭ ordonis al Vilhelmo Ernesto edziĝi.[2]

La geedzeco kun la ĥolera Vilhelmo Ernesto estis seninfana kaj tre malfeliĉa. Okazis akraj scenoj: Caroline eĉ intencis fuĝi kaj havis depresiojn. Post malkaŝigo de ŝiaj planoj forlasi Vajmaron malpermesite ŝiaj geintimuloj - la kortega damo grafino Anni von Bernstorff kaj grafo Medem - devis foriri. Pro ŝiaj sociala kaj karitata agadoj Caroline estis tre ŝatata de la subuloj kaj kromnomiĝis stelo de Vajmaro. Per ŝia apogo fonditis la Vajmara Artista Ligo (germane Weimarer Künstlerbund) kun Max Liebermann, Max Klinger kaj Harry Graf Kessler. Carolina estis rekta subtenantino de Henry Van de Velde.[3]

Caroline mortis nur 20-jaraĝa, ne tute du jarojn post la geedziĝo, oficale pro pneŭmonito. Kelkaj tamen subparolis pri sinmortigo.[4] Caroline estis la lasta ano de la dinastio Saksio-Vajmaro kiu estis entombigita en la Princa kripto de Weimar. Harry Graf Kessler enletere karakterizis, ankoraŭ antaŭ siaj kvereloj kun la grandduko, la paron trafe.[5] Publikigo engazetara de foto de la mortinta dukino (de la fotisto Louis Held) skandalis.

Honoroj redakti

 
Karolina Turo ĉe Kaitsch, belvidejo proksime de Vajmaro

Por ŝi nomitis Carolinenheim en Apolda, la tiea strato Carolinenstraße, la Karolina Turo, la promenejo vajmara Carolinenpromenade kaj la ponto Carolinenbrücke en Eisenach.

En 1905 fonditis en Eisenach de kuracbanuloj Kurbad Eisenach GmbH: tiu ĉi societo akiris la uzorajtojn pri mineralakvofonto ĉe Creuzburg-Wilhelmsglücksbrunn. Ĝi nomitis Großherzogin-Karolinen-Quelle.[6] En la 8.7.1816 ekis la kuracbanagadoj en la belega promenadhalego ĉe Kartuzia ĝardeno en Eisenach. La akvo pumpitis per 14 km longa tubaro tien; la tuto ĉesis jam en 1938.

Literaturo redakti

  • Bernhard Post, Dietrich Werner: Herrscher in der Zeitenwende. Wilhelm Ernst von Sachsen-Weimar-Eisenach. 1876–1923. Glaux, Jena 2006, ISBN 3-931743-94-2.
  • Erika von Watzdorf-Bachoff: Im Wandel und in der Verwandlung der Zeit. Ein Leben von 1878 bis (1963). Aus dem Nachlass herausgegeben von Reinhard R. Doerries. Steiner, Stuttgart 1997, ISBN 3-515-07062-1, p. 120.
  • Silke Ellenbeck: Im Leiden beginnt mein Sterben. Das kurze Leben der Großherzogin Caroline von Sachsen-Weimar-Eisenach, Prinzessin zu Reuß, ä. L.. 1884–1905. DeBehr Verlag, Radeberg 2017, ISBN 978-3-95753-437-8.

Notoj redakti

  1. Erika von Watzdorf-Bachoff: Im Wandel und in der Verwandlung der Zeit. 1997, p. 120.
  2. O. Lindeman: Vorstenschemering. De families, de onderlinge verhoudingen, de huwelijken, de paleizen en hoven en de val der Europese dynastieën met wat daaraan voorafging en wat overbleef. Europese Bibliothek, Zaltbommel 1974, p. 136.
  3. |titel=PDF. p. 240–243
  4. The Thüringian Duchies and Principalities. Arkivita el la originalo je 2021-06-24. Alirita 2021-06-22.
  5. Die Grossherzogin naiv und spontan im Kunstgenuss; zuerst immer kleiner Kampf zwischen Etikette und impulsiver Hingabe; diese dann immer siegreich. Große Natürlichkeit. Der Großherzog ist überlegt und kälter, aber aufmerksam und entschlossen, mitzugehen. Ĉe Mythos Caroline
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-03. Alirita 2021-06-22.

Eksteraj ligiloj redakti