Károly Obernyik

(Alidirektita el Karolo Obernyik)

OBERNYIK Károly [obernjik karoj] estis hungara verkisto, ano de Societo de Dekopo kune kun Sándor Petőfi naskiĝinta la 22-an de oktobro 1814, en Kömlőd kaj mortinta en Peŝto la 17-an de aŭgusto 1855.

Károly Obernyik
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1814 (1814-10-22)
en Kömlőd
Morto 17-an de aŭgusto 1855 (1855-08-17) (40-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • juristo vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li frekventis lernejon en Debrecen, poste diplomiĝis el juro en Peŝto. Tie li konatiĝis kun kremo de la junaj hungaraj literaturistoj. En 1843 li sukcese debutis je dramoverkado. Ekde 1851 li instruadis en Keĉkemeto ĝis sia morto. Li mortis en Peŝto, la 17-an de aŭgusto 1855 pro ĥolero.

Verkoj redakti

Liaj plej gravaj verkoj estas diversaj dramoj, teatraĵoj, kiuj nuntempe jam forgesiĝis. Tiuj verkoj ne tradukiĝis al aliaj lingvoj.