Karolo la 14-a Johano (Svedio)
Karolo la 14-a Johan de Svedio kaj Karolo la 3-a Johano de Norvegio (naskiĝis la 26-an de januaro 1763, mortis la 8-an de marto 1844) faris mirindan karieron de franca oficiro ĝis reĝo de Svedio-Norvegio.
Jean Baptiste Bernadotte Karlo la 14-a de Svedio Karlo la 3-a de Norvegio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Svedio kaj Norvegio ![]() | |||||
![]() | |||||
Regado | 1818–1844 | ||||
Antaŭulo | Karlo la 13-a (la 2-a) | ||||
Sekvanto | Oskaro la 1-a | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Jean Baptiste Bernadotte | ||||
Naskiĝo | la 26-an de januaro 1763 en Paŭo | ||||
Morto | la 8-an de marto 1844 en Reĝa Stokholma Palaco | ||||
Mortis pro | apopleksio [#] | ||||
Tombo | preĝejo Riddarholmskyrkan en Stokholmo | ||||
Religio | Origine Katolikismo, poste Luteranismo (Eklezio de Svedio) | ||||
Lingvoj | sveda lingvo • franca lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Reĝa Stokholma Palaco [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio • Svedio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Bernadotte | ||||
Patro | Jean Henri Bernadotte [#] | ||||
Patrino | Jeanne de Saint-Jean [#] | ||||
Gefratoj | Jean-Évangéliste Bernadotte [#] | ||||
Edz(in)o | Désirée Clary | ||||
Infanoj | Oskaro la 1-a | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • militisto • politikisto [#] | ||||
| |||||
| |||||
marŝalo de Francio | |||||
princo de Ponte Corvo | |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Denaske li estis franco, kun la nomo Jean Baptiste Bernadotte. Li rapide avancis en la franca armeo kiel elstare bona oficiro, fariĝis militministro kaj "marŝalo de Francio" sub Napoleono. Li ricevis la titolon "princo de Ponte Corvo", antaŭ ol oni proponis al li la svedan reĝan tronon. Li estis reĝo de la unio Svedio-Norvegio de 1818 ĝis sia morto. Li estas la unua reĝo (kaj la prapatro) de la dinastio Bernadotte.
Post sia morto li estis entombigita en la preĝejo Riddarholmskyrkan en Stokholmo.