Karpentaria Golfo [1]Golfo de Karpentario (angle Gulf of Carpentaria) estas granda, malprofunda maro, ĉirkaŭata je tri flankoj per la kontinento de Aŭstralio. Norde la golfo transiras en Arafura-Maron, la naturan akvodislimon inter Aŭstralio kaj Novgvineo. Geologie la golfo estas ankoraŭ juna - dum la lasta glaciepoko ĝi ankoraŭ estis tero.

Karpentaria Golfo
golfo [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj13° 45′ 0″ S, 139° 0′ 0″ O (mapo)-13.75139Koordinatoj: 13° 45′ 0″ S, 139° 0′ 0″ O (mapo)

Larĝo590 km (367 mi)
Profundo700 km (435 mi)
Maksimuma akvoprofundo82 m
Averaĝa akvoprofundo61 m
Areo300 000 km² (30 000 000 ha) [+]

Karpentaria Golfo (Tero)
Karpentaria Golfo (Tero)
Situo de Kapentaria Golfo.
Map
Karpentaria Golfo
Vikimedia Komunejo:  Gulf of Carpentaria [+]
vdr

La terenoj apud Karpentaria Golfo ĝenerale estas ebenaj kaj malaltaj. Okcidente troviĝas Arnhemlando kaj Supra Pinto, regionoj de Norda Teritorio. Oriente situas Kabjorka Duoninsulo, sude Nordokcidenta Kvinslando ( aŭ Gulf Country ), ambaŭ en Kvinslando.

En 1606 la maro estas unuafoje enmapigita far ŝipisto Willem Jansz. En 1623 nomis Jan Carstensz la golfon laŭ la guberniestro de Batavia, Pieter de Carpentier. En 1802 kaj 1803 la golfo estis enmapigita kaj plie esplorita far Matthew Flinders.

La klimato estas varmega kaj humida kun du sezonoj jare. La seka sezono koncernas aprilon al novembron, kaj karakteriziĝas de tre seka sudorienta al orienta vento. La malseka sezono etendiĝas de decembro al marto. Plimulte da pluvo falas en tiu ĉi periodo, ĉe kio la malaltaĵaj terenoj inundas.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 537

Vidu ankaŭ redakti