Se vi serĉas en egiptologio, iru al Kartuŝo

Sebastián Muñoz, Exequias de la reina María Luisa de Orleáns, sube baroka kartuŝo subtenita de plorantaj anĝeletoj.
Doma signo en baroka kartuŝo (Neruda strato en Prago)
Rokoka kartuŝo (Überlingen, Germanio)

Kartuŝo estas kadro, kun rondaj finoj, entenanta la hieroglifajn nomojn k titolojn de la egiptaj reĝoj. Kaj ankaŭ enkadrita parto de verko, kiu entenas informojn kiel titolo, aŭtoro, dato, devizo, insigno kc.; simpla rektangulo en teknikaj aŭ sciencaj desegnoj, geografiaj kartoj ks, ĝi havas pli ornamajn formojn (ekz. disvolviĝanta karto) en arkitekturo.[1]

Kartuŝo (el la franca cartouche - ingo, kartoĉo) estas en arĥitekturo ornama, plej ofte reliefa kadraĵo de blazono, surskribo aŭ bildo sur vando de konstruaĵo. De kadro ĝi diferencas, ke ĝi kun sia enhavo estas firme kunligita. Kartuŝoj el ŝtono, stuko kaj gipso estis tre ŝatataj kiel dekoracio sur fasadoj de domoj kaj kiel parto de interna ornamo de preĝejoj, solenaj salonegoj en kasteloj kaj simile, nome el renesanco ĝis la 19-a jarcento.

Laŭ Francisko Azorín Kartuŝo estas Ĉirkaŭornamita plataĵeto sur kiu estas skribaĵo, devizo, insigno.[2] Li indikas etimologion el greka chartes kaj de tie la latina charta (karto).[3]

Pliaj signifoj redakti

Nocio Kartuŝo havas apartan signifon en egiptologio.

Orname dekoraciitaj titoloj sur malnovaj mapoj kaj globusoj (parergoj) estas iam nomataj kartuŝoj.

Kartuŝo estas ankaŭ nomata parto de levumila miksanta akvokrano, kiu zorgas pri malfermado, fermado kaj miksado de varma kaj malvarma akvo.

Terminon kartuŝo oni iufoje uzas por indiko de provizaj ujoj (de kartoĉoj, enmetaĵoj, kasedoj, energiĉeloj k.s.), ekzemple por malgrandaj porteblaj boligiloj, por plenigaĵoj en presiloj (ĉi tie estas pli kutima sinonimo kartoĉo), ktp.

Notoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 27an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 107.
  3. Azorín, samloke.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kartuš en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti