Kartvela ribelo de Teselo

La Kartvela ribelo de Teselo (en nederlanda: Opstand der Georgiërs) (5a de aprilo 1945 – 20a de majo 1945) estis insurekcio de la 882a Infanteria Bataliono Königin Tamara (Reĝino Tamar aŭ Tamara) de la Kartvela Legio de la Germana Armeo deplojita en la Germani-okupita insulo Texel (prononce Tessel), Nederlando. La bataliono estis formita de 800 kartveloj kaj de 400 germanoj, kun ĉefe germanaj oficiroj. Ĝi estis unu el la lastaj bataloj en Eŭropo en la Dua Mondmilito.[1][2]

Du vunditaj kartvelaj soldatoj en Teselo en 1945.

Tiuj kartveloj estis eks-soldatoj de la Ruĝa Armeo kaptitaj en la Orienta Fronto, kiuj akceptis soldatservi por Nazia Germanio anstataŭ iĝi militprizonuloj en koncentrejoj.

Sciante pri la avanco de Aliancanoj, la nokton de la 5a–6a de aprilo 1945, la kartveloj ribelis kaj ekkontrolis preskaŭ la tutan insulon. Ĉirkaŭ 400 germanaj soldatoj estis mortigitaj en la dekomenca ribelo, preskaŭ ĉiuj dormantaj en la barakoj kiujn ili kunhavis kun la kartveloj, kiu uzis tranĉilojn kaj bajonetojn. Aliaj estis pafitaj kaj mortigitaj dum patrolis la insulon ĉu are ĉu unuope tiun nokton kaj la venontan tagon. Membroj de la nederlanda rezistado partoprenis kaj helpis la kartvelojn,[3] tamen, la ribelo dependis el esperita surterigo de Aliancanoj — kio ne okazis. Krome la kartveloj malsukcesis kontroli la kontraŭŝipajn artilerion en la suda kaj norda marbordoj de la insulo; la servistoj de tiuj artileriaj instalaĵoj estis la nuraj germanoj ankoraŭ vivaj en la insulo.

Oni ordonis kontraŭatakon kaj la nedamaĝita artilerio ekpafis al la lokoj kie estis supozeble ribeluloj. Ĉirkaŭ 2 000 fusiluloj[4] el la 163a Mar-Schützenregiment[5] estis deplojitaj el nederlanda ĉeftero. Dum la venontaj kvin semajnoj ili rekonkeris la insulon; la batalado estis partikulare akra ĉe Eierland kaj ĉirkaŭ la lumturo.[6] La germanoj balais la insulon el restintaj kartvelaj soldatoj, dum la nederlandaj lokanoj klopodis kaŝi ilin. La kaptitoj estis devigitaj fosi siajn tombojn kaj malvesti la germanajn uniformojn, kaj estis ekzekutitaj.[4]

Dum la ribelo, 565 kartveloj, almenaŭ 812 germanoj, kaj 120 lokanoj mortis. La detruo estis enorma; multaj farmoj estis bruligitaj. La batalado pluis post la germana kapitulaco en Nederlando kaj Danio de la 5a de majo 1945 kaj eĉ post la ĝenerala Kapitulaco de Germanio de majo 1945 la 8an de majo. La batalado pluis ĝis kanadaj trupoj alvenis la 20an de majo 1945 por plenumi la germanan kapitulacon kaj senarmigi la restintajn germanajn trupojn.

Postvivintaj 228 kartveloj estis poste enprizonitaj en Sovetunio. Kiuj postvivis ĝis la mezo de la 1950-aj jaroj estis rehabiligitaj.

Notoj redakti

  1. BBC "Coast" programme, 19a de oktobro 2012
  2. Zaloga, Steven J (2011). The Atlantic Wall (2): Belgium, The Netherlands, Denmark and Norway. Osprey Publishing. p. 57. ISBN 1780961456.
  3. Der Spiegel, p. 189.
  4. 4,0 4,1 Der Spiegel, p. 190.
  5. Komponita el improvizitaj unuoj kiel kutime en tiuj lastaj momentoj de la milito.
  6. Detaloj (1945-02-06). "The Georgian Uprising on Texel | VVV Texel". Texel.net. Alirita la 15an defebruaro 2019.

Bibliografio redakti

  • Dick van Reeuwijk. Opstand der Georgiërs, Sondermeldung Texel. Den Burg: Het Open Boek. Herzien Editie 2001, 71 p. (Kartvela ribelo de Teselo). ISBN 9070202093
  • Hans Houterman, J. N. Houterman, Eastern Troops in Zeeland, the Netherlands, 1943-1945, p. 62. Axis Europa Books, 1997. ISBN 1891227009
  • Henri Antony Van der Zee (1998), The Hunger Winter: Occupied Holland, 1944-45, pp. 213–220. University of Nebraska Press, ISBN 0803296185 (Represo. Origine publikigita: London : J. Norman & Hobhouse, 1982.)
  • "Der Geburtstag des Todes" [La naskotago de la morto]. Der Spiegel. 20. 1995. pp. 188–190. alirita la 15an de februaro 2019.