Kasado (hispane casado = edziĝinta) estas tradicia plado de la kostarika kuirarto.[1] Temas pri plado kiu konsistas el bolita rizo, faboj kaj fritita dolĉa banano, ofte akompanita de bovaĵo, porkaĵo, fiŝaĵokokaĵo. Kelkfoje ĝi inkluzivas almanĝaĵon el brasiko en formo de salato kaj kutime aldonatas pasto en diversaj variantoj. Tiu plado estas konsiderata kompleta manĝo en Kostariko.

Plado de kasado

Receptoj redakti

La plado estas varianto de "edziĝintaj" ingrediencoj kun rizo.[1] Kutime ĝi enhavas inter tri kaj kvar supkulerojn da rizo. Aliaj aŭtoroj mencias, ke la plado estas nomita tiel ĉar ĝi estas la nutraĵo de edziĝinta viro,[2]Sed diras loka historio en Kostariko, ke tio estas "la unua manĝo en la geedzeco". La plado estas preparita el malgrandaj porcioj de diversaj pladoj kun la celo ekkoni kiu kuiraĵo estas preferita de la paro la unuan tagon.

La tradicia enhavo konsistas el: faboj, rizo, bananoj, palmomedolo, ovo kaj ĉefe bovaĵo, kokidaĵo, porkaĵo aŭ fiŝaĵo. La salatoj kiuj akompanas ĝin dependas de la havebleco de ingrediencoj, kiu povas varii de terpomo, manioko, pikloj aŭ brasiko, interalie. Ĝi ankaŭ estas regule kombinita kun pastoj, kiu povas varii de makaroniojkanelonoj en salato el tomatoj ĝis malvarma salato da helikformaj pastoj (lumaconi) kun majonezo kaj tinuso.

La kasado estas unu el la tri ĉefaj pladoj de la kostarika kuirarto, kune kun la gallo pinto[3] (kombinitaj rizo kaj faboj) kaj la olla de carne[4] (poto de viando) kaj ĉiam reprezentas malmultekostan kaj tipan menueron de la lando. Esence ĝi estas miksrasa plado, kiu kombinas la tri ĉefajn gastronomiajn influojn en Kostariko (eŭropan, indiĝenan kaj afrikan), integrante: rizon alportitan fare de la hispanoj, fabojn konsumitajn de Afrikanoj kaj Indiĝenoj, pastojn provizitajn de la italoj, frititan bananon el la kariba kuirarto kaj picadillos[5] (haketaĵojn) inspiritajn de andaluzaj kuiraĵoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Bruce Morris, (2003), «Costa Rica Alive!», Hunter Publishing, Inc., pp:17
  2. «Insight guide Costa Rica», Insight Guides, pp:109
  3. gallo pinto (hispane)
  4. olla de carne (hispane)
  5. picadillo (hispane)

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Casado (plato) en la hispana Vikipedio.