Kajo Kasio Longino
(Alidirektita el Kasjo)
Kajo Kasio Longino (latine: Gaius Cassius Longinus, antaŭ 85 a.K. – Oktobro de 42 a.K.) estis romia senatano, kondukanto de la konspiro por mortigi Julion Cezaron, kaj la bofrato de Marko Bruto.
Kajo Kasio Longino | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | en Romo |
Morto | en Filipio |
Mortokialo | ĝismorta sangoperdo |
Ŝtataneco | Roma regno |
Familio | |
Patro | nekonata valoro |
Patrino | nekonata valoro |
Edz(in)o | Junia Tertia |
Okupo | |
Okupo | Romia politikisto • Ancient Roman military personnel |
Li estis de nobela familio el kiu eliris kelkaj konsuloj. Partoprenis en la kampanjo de Krasso kontraŭ la partoj kaj post la venko de tiuj li fuĝis kun aliaj 500 romiaj militistoj al Sirio. Dum la Romia Enlanda Milito, li pasis el la flanko de Pompeo al tiu de Julio Cezaro.