Kasse-turo (Vajmaro)

Kasse-turo (germane: Kasseturm) estas iama turo de la ĉirkaŭfortikaĵo de Vajmaro (Germanujo) gastigante hodiaŭ porstudentan klubon. Ĝi konstruitis ĉ. 1500 kaj havis iam du etaĝojn kaj supran etaĝon kun kreneloj. Fakte temas pri la plej malnova porstudenta klubo de Germanlando. Proksimas la novrenesanca ĉefpoŝtejo.

Kasse-turo
turo • student club
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 58′ 55″ N, 11° 19′ 34″ O (mapo)50.981911.3261Koordinatoj: 50° 58′ 55″ N, 11° 19′ 34″ O (mapo)
Kasse-turo (Turingio)
Kasse-turo (Turingio)
DEC
Kasse-turo
Kasse-turo
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Kasse-turo
Map
Kasse-turo
vdr
Suda vido

Historio redakti

 
De defendoturo al studenta klubo

Estante defendilo la atakebla ero de la ekstera muraro pli dikis. La ekstera formo kaj la horizontala projekciaĵo de la internaj ĉambroj estas cirkloforma kun mezpunktoj malsimetriaj pro la diversaj dikecoj de la eksteraj mureroj. El tio sekvis projekciaĵo elcentra. La nuna kelo kaj la unua etaĝo estas volbaj.

Kele troviĝis iam deponata municio kaj eta arsenalo. La unuan etaĝon dekoraciis kvin embrazuroj kun po unu kanono. Ekstermuren enkorpigitis ĉe la urbendirekta flanko ŝtuparo. La malnuna aspekto plej bone ankoraŭ videblas ĉe la pli malsupraj etaĝoj.

Post 1770 estis Anton Georg Hauptmann kiu faris profundajn alikonstruojn por ŝanĝi la turon je loĝejoj. De tiam datumas la nuna tura aspekto. La supra etaĝo iĝis trabfakaĵo kaj supren oni metis pintan tegmenton.

Post fajrego en 1774 kiu detruis komplete la Urban kastelon la turo kun la najbaraj ejoj fariĝis sidejo de princa financburoo (Landschaftskasse): Hauptmann tre enŝuldiĝis kaj li cedis turon kaj medion ĝian al la kortego vajmara kompense. Estis tiu ĉi financa funkcio kiu nomdonantis por Kassenturm.[1]

Ekde 1899 ene estis buroo geodezia. Je la komenco de la 20-a jarcento ĝi gastigis la Granddukan oficejon pri edukado. Ekde la 1950-a jaroj ĝis 1961 la komplekso servis kiel deponejo por fruktoj kaj legomoj; dum la Dua mondmilito ĝi estis ankaŭ bombrifuĝejo dum atakoj bomadaj de la Aliancanoj. Ekde 1961 studentoj de la 5-a studjaro de Bauhaus-universitato, nome Heinz Schwarzbach, Dietrich Schreiner kaj Gerhardt Berndt projektis ties alidediĉon: anoj de la 3-a studjaro finfine alikonstruis la tuton je porstudenta klubo ene de la komunisma FDJ-organizaĵo. Ĉefkonstruistoj studentaj estis Klaus Uhlmann kaj Walter Müller. Ĉe la malspecialaj taskoj partoprenis ankaŭ studentoj de aliaj fakultatoj. La projekton jesis kaj finance apogis la urbo tuj entuziasmiĝinta sub la direktoreco konstruista de A. Bach. Solena inaŭguro festitis en la 18.12.1962: ekde la komenco estis klubestroj ĉiam studentoj. Inter la unuaj estis Wolf-Dieter Cott, Klaus Uhlmann, Uwe Anders. Ekde Turniĝo responsas ĉi-prie la societo Kasseturm e.V..

Referencoj redakti

  1. Ofte ankaŭ la hereda kripto Kassengewölbe de ĉe Jakobo-tombejo duonkorekte etimologie samradikigatas. Fakte la tombaro menciita rezervitis por anoj de la riĉa burĝaro (al kiuj mankis heredaj tomboj) estante ekde 1742 en posedo de Landschaftskasse. Maldepende de la konkreta situacio vajmara signifas Kassa/Kasse en tiu ĉi kunteksto en la germana lingvo simple ŝtonan sekuran ĉambreton.

Eksteraj ligiloj redakti

50.98194444444411.326111111111

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kasseturm en la germana Vikipedio.