Kastelo Callenberg

ĉasadkastelo en Bavarujo kun muzeo

Kastelo Callenberg (germane: Schloß Callenberg) estas novgotika ĉasada kaj somera kastelo situanta sur monteto en Beiersdorf, kvartalo de Koburgo, Germanujo. Ene estas de 1998 la Duka artkolektaro de Saksio-Koburgo kaj Gotao kaj de 2004 la Germana Pafista Muzeo. Interesas ankaŭ specialaj informoj pri eŭropaj nobelaj dinastioj.

Kastelo Callenberg, aŭtuno 2019

Historio

redakti

En 1122 estis ĝia unua dokumenta mencio Chalwinberch. Verŝajne tiam staris jam kutima burgo de la senpere subregna kavaliroj de Callenberg (kun certa Thiemo de Chalwinberch kiel burgĉefo). La sekvajn jarcentojn ŝanĝiĝis rapide la posedantoj; Ulrich de Callenberg vendis ĝin en 1231 al la episkopo de Würzburg, poste akiris ĝin la grafoj de Hennebergio. Ili transdonis la tuton en 1317 al la ministra familio Sternberg kiel feŭdon. La Sternberg-oj daŭrigis la posedon eĉ post la heredo de henebergiaj havaĵoj fare de la dinastio Wettin en 1353. Ejoj kaj ĉirkaŭaĵoj ĝis hodiaŭ estis en manoj de la Wettin-oj. Johann Casimir de Saksio-Koburgo ordonis ekde 1592 alikonstrui la burgon je fortimpresa renesanca ĉasad-kastelo. De tiam ankaŭ datumas la en 1618 konsekrita kastel-kapelo. En 1826, post novordigo de la ernestaj duklandoj resuverenis la koburga linio kiu portas de 1826 la nomon Saksio-Koburgo kaj Gotao. La prafiloj ĝis hodiaŭ flegas la burgon kaj disponigas ties viziteblecon.

Kiam regis Ernesto la 1-a iĝis alikonstruo de la supraj partoj kun aldono de loĝada-vivada etaĝo. Filo lia, duko Ernesto la 2-a komisiis en 1856/57 Georg Konrad Rothbart restarigi la areon de la malsupra kastelo en stilo novgotika. Estis ĉi kastelo la somera sidejo de la koburgaj suverenoj kiuj uzis la apudaj arbaroj por ĉasi. Ĉefa rezidejo ĝi fariĝis dum la regado de Ernesto la 2-a; post lia forpaso en 1893 ĝi servis kiel vivdina loĝejo por Alexandrine de Badeno. En 1905 ŝia pranevo kaj lasta duko Karlo Eduardo ekloĝis ĉi tie restonte kun la familianoj ĝis 1945. Ankaŭ tiam ŝanĝoj arkitekturoj ne ĉesis. En 1934 la burgo ricevis italstilan spajron kun svastiko.[1]

En 1945 okupis ĝin la usona armeo. Poste ĝi estiĝis oldulejo kaj teatra provejo. En 1957 profesilernejo de Mathilde-Zimmer-fondaĵo. La duka familio eĉ vendis la tuton en 1972; dek jarojn poste sukcesis reakiro fare de princo Andreo. Sekvis 15 jaroj da restaŭrado.

Malfermo al la publiko estis unuafoje en 1997 por gastigi parton de la bavara landekspozicio Ein Herzogtum und viele Kronen. Jaron pli malfrue startis daŭra vizitebleco.

Komplekso

redakti

La triala kastelo konstistas el supra kaj malsupra parto, alta okangula ŝtupar-turo kun sonoriloj (kun spuroj de mezepokaj fundamentoj). Kore de ĝi estas pli malalta interna korto kaj pli alta rozĝardeno unuigita per impona novgotika ŝtuparo. Ĉirkaŭajas la kastelon angla pejzaĝparko finiĝante neinterrompe en arbaroj kiujn la dukoj ŝatas pro ĉasado. Tiam ankaŭ troviĝis fazanejo. Sude de la kastelo, en alteco de 404 metroj (monto Buchleite) estas de 1954 la tombejo de anoj de la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao. Inter 182 kaj 1830 lia duka moŝto Ernesto la 1-a konstruigis modernan modelan farmon (hodiaŭ valdorfa lernejo) kaj plantigis en la eksa fazanejo morusujojn kiu servu al la bredado de silkraŭpoj. Nuntempe la arbaro kun kastelo estas ege ŝatata ekskursa, sporta kaj ripozuma areo.

Kapelo kastela

redakti
 
Supra kastelo kun kirko

Vizitinda estas ankaŭ la kastela kapelego, trinava hala konstruaĵo kun ogivarkaj fenestroj kun ornamripoj. Ties konstruon laŭ stilo de post-gotiko verŝajne faris ĉefkonstruisto Giovanni Bonalino kaj Peter Sengelaub laŭ ordono de duko Johano Kazimiro. Ĝi iĝis pionira ene de protestantisma kirka novkonstru-programo por ĉi regiono (kun neinterrompita galerio kaj kombino de predikejo kaj altaro). Konsekro eblis en 1618: la artaĵoj sur la frubaroka pupitro kaj baptujo estas kreitaĵoj de la nurenberga artisto Veit Dümpel. Interne troviĝas dorikaj kolono-kapiteloj kaj gotikaj apartigarkoj, krome galeriparapetoj en itala renesancstilo kun mezepokaj fasadoj.

De la mezo de la 19-a jarcento troviĝis 224 buntaj vitralbildoj datumantoj el la tempo de inter la 16-a kaj la 18-a jarcentoj. Ties kolekton iniciatis duko Ernesto la 2-a. Pro plej bona konservado oni anstataŭigis ilin per simplaj el blanka vitro. Kelkajn el ili videblas en ĉambro de la enkastela muzeo.

Tombejoj

redakti

Sude de la kastelo sur Buchleite-monteto estas ekde 1944 la Duka Tombejo por dinastianoj. Antaŭa entombigloko troviĝis en la Duka maŭzoleo de Koburgo. Ŝtuparo helika kondukas al ĉirkaŭanta rompŝtonmuro kun sep kripto-platoj kaj granda ŝtonkruco. Tie kuŝas la ostoj i.a. de Karlo Eduardo († 1954), Viktoria Adelheid (Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg) († 1970) kaj princo Friedrich Josias († 1998).

Rande de la iama fazanejo (arbarero Weihersholz) estas sur iama maldensejo tombejo por hundoj el la 1846-a jaro. Tie dum kvin jardekoj estis entombigitaj ses favoritaj hundoj de duko Ernesto la 2-a; la ŝtonoj eĉ portas epigrafojn. Tio ne nur atestas la inklinon personan de la duko sed ankaŭ imitu la tiutempe famega porhunda tombejo ĉe londona Hyde Park[2].

Ekonomi-bieno

redakti

La ekonomiaj ejoj troviĝas en direkto nordokcidenta, iom malsupre de la kastelo. Konsistiĝo estas el ĉefa ejo (de 1844, Kavaliershaus; ĝis 1873 kun gastejo, de 1920 kun bakejo), oficista domo (komenco de la 18-a jc., Beamtenhaus - konserviĝis nur la kernstrukturo) kaj ŝoforista domo (1939, elfaris Reinhard Claaßen; Chauffeurshaus; kun etendita mansarda groptegmento kaj triaksa meza avankorpo respektive norde kun teraso). La idilian ensemblon formintan rektangulon oni en niaj tagoj utiligas loĝade; la unuaj partoj datumas de mezepoko. Temas pri kombino el diversaj konstruaj teknikoj kaj stiloj kaj ĝardenad-arte aranĝita rondelo en la interna korto. Bedaŭrinde alkonstruoj en 1967 (ekz. de transformatorejo) detruas la koherecon. Ekomonia uzo ĉesis en la 1974-a jaro.

Inter 2012 kaj 2016 estis restaŭradoj de Beamtenhaus kaj Chauffeurhaus. La kadukema Kavaliershaus malkonstruiĝis.

Modelbieno

redakti
 
modela agrikulturbiena tuto; ĉe Die Gartenlaube, 1863

Laŭ komisio de duko Ernesto la 2-a estis konstruita inter 1863 kaj 1864 fare de Georg Rothbart - laŭ angla modelo - farmbieno. Lia frato Alberto, edzo de la brita reĝino, estis prezentita agrikulturan komplekson je Windsor, kiu ankaŭ estis eksperimentejo pri optimuma semado kaj ĥemia preparo de nenatura sterko. La vojoj inter la diversaj ejoj estu kiel eble plej kurtaj kaj la higieno gravegu; akvoprovizado funkciu sen perdoj. Ankaŭ tiuj punktoj estis sukcese imitataj en Koburgo. La lerte transportita akvo ankaŭ permesis malvarmigi la lakton kaj movigi vapormaŝinojn.

Ĝis 1938 la farmkompleksa grandeco estis kvarobligita. De 1990 ĝi estas sidejo de valdorfa lernejo. Dua modelbieno estis keita, laŭ volo de Ernesto la 2-a, en 1878 en la koburga kvartalo Scheuerfeld (Ernstfarm)[3].

Menaĝerio

redakti
 
iama feridomo

Ĉe la kruciĝo post la supren al la kastelo kondukanta vojo troviĝas feridomo, kiuj starigis inter 1844/45 la gotaa ĉefkonstruisto Georg Scherzer kiel flanka domo por emfazi la anglecon de la pejzaĝa parko. Apuda kralo jam en 1850 anstataŭiĝis per publika menaĝero: oni tien metis novan kralon kun sekcioj por leonoj, ursoj, ŝakaloj kaj birdoj. Tia zooparko estis grava vidindaĵo de la kastelo kaj servis ĝis 1918 kiel eliropunkto de kurĉasoj en tuj najbara ĉasbestejo. Post abdiko de la duko tio ĉesis; la konserviĝinta feridomo servis poste kiel loĝejo kaj deponejo.

 
sekvojadendro en la kastelparko
 
iama restoracio

Inter 1827 kaj 1863 la dukoj Kazimiro, Ernesto la 1-a kaj Ernesto la 2-a starigis ĉirkaŭkastele pejzaĝparkon ne tute 50 hektarojn grandan, kun fazanejo kaj ĉasbestejo, la okcidenta lageto Drehenweiher, Langer Grund sude kaj la lageto Hahnteich eoste. Multaj historiaj limŝtonoj atestas ke nur depost 1828 danke al grundŝanĝoj kaj interareaj harmoniigoj transiras el urba al duka posedado.

Por malfermi ĉiam denovajn ravajn scenojn la monteteco bonegas. Ĉiama centro restas la kastelo, dume la modela farmbieno, la ekonomiejoj norde, hipodromo ueste, feridomo, hundejo kaj gastejo eoste kaj la duka tombejo sudueste (kun analogio hundtombeja) servis nur kiel flankaj konstruaĵoj. Aldone pliperfektigis parkon ĉevalida ejo, ĝardenejo, fazanejo (kun silkraŭpa bredado) kaj eta akvejo. La planto de arboj memkompreneble sekvis striktan programon. Liberaj vid-aksoj (ekz. al la citadelo supre de la urbocentro) ankaŭ estis strikte observitaj. Duko Ernesto la 2-a malfermis la kastelparkon al la urbanoj: laŭ li tio gravis kaj por ebligi al la urbanoj ĝuon socialhigiene perfekta ĉirkaŭaĵo kaj inviti al senceremoniaj renkontiĝoj inter la diversaj sociaj klasoj.

Post la Dua mondmilito la parko ŝanĝiĝis. En 1974, kiam ekis pli profita agrikultura-forsta sistemo, multe da harmonio nevole detruiĝis.

Literaturo

redakti
  • Astrid Arnold: Schloss Callenberg. Ein Beitrag zum frühen neugotischen Schloßbau im Herzogtum Sachsen-Coburg und Gotha. In: Jahrbuch der Coburger Landesstiftung. 47, 2002, ISSN 0084-8808, p. 67–157.
  • Rainer Axmann: Zum Bau der Kirche auf Schloss Callenberg unter Herzog Johann Casimir. Ein Beitrag zur Baugeschichte der casimirianischen Epoche. In: Jahrbuch der Coburger Landesstiftung. 43, 1998, p. 93–148.
  • Ewald Jeutter, Birgit Cleef-Roth (Hrsg.): Licht und Farbe. Eine Glasgemäldesammlung des 15. bis 19. Jahrhunderts aus dem Besitz der Herzöge von Sachsen-Coburg und Gotha. Sammlung Herzoglicher Kunstbesitz Schloss Callenberg, Coburg 2003, ISBN 3-00-011079-8 (Ausstellungskatalog).
  • Fritz Mahnke: Schlösser und Burgen im Umkreis der Fränkischen Krone. Druck- und Verlagsanstalt Neue Presse GmbH, Coburg 1974, p. 55–57.
  • "Eine deutsche Musterfarm" - ĉe: Die Gartenlaube, 1863, p. 580–582

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Harald Sandner: Hitlers Herzog. Shaker Media, Aachen 2011, ISBN 978-3-86858-598-8, p. 259
  2. E. A. Bryaley Hodgetts: "A Cemetery for Dogs", ĉe: The Strand Magazine, vol VI [julio-decembro 1893], p. 625–633
  3. hejmpaĝo de Ernesta Farmo
50.27777777777810.922777777778