Kastelo Carlisle estas kastelo en Carlisle (Kumbrio), Anglio.

Kastelo Carlisle
kastelo
burgo [+]

Koordinatoj54° 53′ 50″ N, 2° 56′ 30″ U (mapo)54.8972-2.94167Koordinatoj: 54° 53′ 50″ N, 2° 56′ 30″ U (mapo)

Estiĝo1093
PoŝtkodoCA3 8UR [+]

Kastelo Carlisle (Britio)
Kastelo Carlisle (Britio)
DEC
Kastelo Carlisle
Kastelo Carlisle

Map
Kastelo Carlisle

Vikimedia Komunejo:  Carlisle Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Carlisle
Kastelo Carlisle el la remparoj

Carlisle strategie gravis ĉar ĝi situas proksime al la landlimo inter Anglio kaj Skotlando, kaj estis antaŭaj fortikaĵoj, ekde la romia epoko. La nuna kastelo unue konstruiĝis malfrue de la 11-a jarcento, dum la regado de Vilhelmo la 2-a (Anglio) post kiam tiu forpelis la skotojn de Cumberland. En 1122 Henriko la 1-a (Anglio) ege pligrandigis kaj plifortigis la kastelon kaj ordonis la konstruon de ŝtonaj urbomuroj. Multfoje la skotoj klopodis regajni Carlisle, kaj ili sukcesis dum la longa enlanda milito kiam Stefano regis Anglion, sed post malmultaj jaroj la angloj rekaptis ĝin.

En 1568 Maria Stuart, reĝino de Skotlando, plurajn monatojn malliberiĝis en la kastelo.

Dum la angla enlanda milito reĝa garnizono dufoje sieĝiĝis, en 1644 kaj 1645.

Novembron 1745, dum la dua jakobita ribelo, Charles Edward Stuart sieĝis kaj kaptis Carlisle: Vilhelmo (Duko de Cumberland) rekaptis ĝin la sekvantan monaton. Tio estas la lasta batalado ĉe la kastelo.

Dum la 19-a jarcento parto de la kastelo malkonstruiĝis. En la resto troveblas muzeo kaj regimenta bazo.