Kastelo Eichicht (germane Schloß Eichicht) estas kastela komplekso (je Schloßstraße 1) en la kvartalo Eichicht de Kaulsdorf (Saale), Germanujo. Ĝi originas je mezepoko starigite por protekti la transirejon de Saale kaj la apudantan straton. Ĝi situas en alteco de 275 metroj supre de montosprono deklive envaleniĝanta rekte supre de la enfluo de Loquitz en la riveron Saale. Estante emblemo de la vilaĝo la burgo kaj posta kastelo ege influis la vivon de la loĝantoj.

Kastelo Eichicht

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 36′ 28″ N, 11° 26′ 25″ O (mapo)50.607811.4403Koordinatoj: 50° 36′ 28″ N, 11° 26′ 25″ O (mapo)
Kastelo Eichicht (Turingio)
Kastelo Eichicht (Turingio)
DEC
Kastelo Eichicht
Kastelo Eichicht
Situo de Kastelo Eichicht
Kastelo Eichicht (Germanio)
Kastelo Eichicht (Germanio)
DEC
Kastelo Eichicht
Kastelo Eichicht
Situo de Kastelo Eichicht
Map
vdr
Kastelo Eichicht

Historio redakti

En 1331 faritis la unua mencio de la burgkonstruigintoj, la sinjoroj de Eichhicht kaj en 1383 ĝi deklaritis rezidejeto de certa Holbach zu Eichicht. Por la jaro 1464 oni atestis skribe la ekziston de burga kapelo. Kiam la tuto venis en la posedon de la turingia dinastio de Beulwitz estas malkonate. Verŝajne ĝi detruitis dum la Tridekjara milito. En 1696 okazis ampleksa alikonstruo de la komplekso pri kio anoncas jarnombro en kameno. En 1873 ĝia kaduka stato priploritis. Post maluzo restaŭritis la kastelo inter 1920 kaj 1923 laŭ planoj de Bodo Ebhardt laŭ komisio de la familio Reisner. Ekde 1945, post ŝtatanigo, enestis oldulejo, poste (1948-1963) ripozhejmo por infanoj. Inter 1963 kaj 1990 finfine ĝi estis lernoknaba hejmo de Deutsche Reichsbahn. Inter 1978 kaj 1984 restaŭritis multaj aferoj (i.a. tegmento, fenestro, turo). Loĝis ene inter 2000 kaj 2015 Burkhard Berndt kaj Constanze Dölz ofertante ene feriajn loĝejojn. En 2015 akiris la tuton Max Buchholz.

Areo redakti

La iama burgo estis triala kaj fermita komplekso ĉirkaŭ eta korto. Sur masiva fundamento altiĝis la supraj etaĝoj framskeletaj. Havis la burgo kapelon kaj antaŭburgon konsistantan el du domoj je ambaŭ flankoj de la kastela ĝardeno. Krome apartenis al ĝi garbejo, lageto kaj eta loĝdomo.

Literaturo redakti

  • Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen, Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 233–234.
  • Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze, Jenzig-Verlag, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 91.

Eksteraj ligiloj redakti