Kastelo Festetics (Alsóbogát)
La Kastelo Festetics [feŝtetiĉ] estas historia monumento (tamen plene forlasita), en vilaĝo Alsóbogát (Hungario).
Historio redakti
La klasikisma kastelo estis konstruita en la unua duono de la 19-a jarcento fare de familio Festetics. En mezo de la jarcento la familio perdis la kastelon pro ŝuldoj. La sekva posedanto estis familio Zichy [ziĉi], baldaŭ familio Inkey [inkei]. Historio dum la socialismo mankas, estas fakto, ke ekde 2000 la kastelo estas privata posedaĵo. Post jaroj renovigaj laboroj komenciĝis, kiu ne finiĝis. En tiu periodo oni konstruis en la parko hoteleton, el la grenejo aranĝorenkontejon.
Konstruaĵo redakti
La unuetaĝa konstruaĵo situas en parko. La ruinokastelo formas longan brikon.
Parko redakti
Granda parko apartenas al la kastelo. Origine estis plantitaj preskaŭ ĉiuj endemiaj arboj de Hungario. En la parko estas ankaŭ diversaj pli malgrandaj konstruaĵoj (kapelo, grenejo, servistaj domoj).