Kastelo Greziljono

kulturdomo de Esperanto in Francio
(Alidirektita el Kastelo Grezijono)

La kastelo Greziljono (france Château de Grésillon, elp. ŝató de grezijon, kaj oficiale Maison Culturelle d'Espéranto) situas je 250 km sudokcidente de Parizo en la urbeto Baugé-en-Anjou inter la urboj Anĝevo (fr; Angers, je 30 km), Le Mans kaj Tours en la okcidenta Francio. En 1951, la posedantoj ŝanĝis ĝian nomon al "Kulturdomo de francaj esperantistoj", kiu ekzistis ĝis 2012. La posedanto de la kastelo kun 18-hektara parko estas la senprofitcela kooperativo "Kulturdomo de Esperanto" fondita en 1951 de Henri Micard. Depost tiam la oficiala nomo estas "Kulturdomo de Esperanto".

Kastelo Greziljono
france Château de Grésillon, esperante Greziljono
kastelo
Kastelo Greziljono
Oficiala nomo: Château de Grésillon
Ŝtato Francio Francio
Departemento Maine-et-Loire
Municipo Baugé-en-Anjou
Situo Kastelo Greziljono
 - koordinatoj 47° 33′ 05″ N 00° 04′ 56″ U / 47.55139 °N, 0.08222 °U / 47.55139; -0.08222 (mapo)
Stiloj Renesanco, Klasikismo
Materialo Ŝtono
Por publiko alirebla
Plej facila aliro Baugé-en-Anjou, Saint-Martin-d'Arcé
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Proprumanto Kulturdomo de Esperanto
Adreso Château de Grésillon
St Martin d’Arcé
49150 Baugé-en-Anjou
Francujo
Telefono +33-241891034
Situo de la kastelo Greziljono enkadre de Francio
Situo de la kastelo Greziljono enkadre de Francio
Situo de la kastelo Greziljono enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Château de Grésillon
Retpaĝo: gresillon.org

La kastelon vizitas ofte lernantoj de Esperanto el la tuta mondo, precipe dum la somero kaj la francaj lernejaj ferioj. Ekde 2013 Kastelo Greziljono/Kulturdomo de Esperanto estas membro en la turisma oficejo kaj informas pri la eblo lui la kastelon.

Historio redakti

La tereno en kiu staras la kastelo estis loĝata de praepoko. Kelkcent metrojn de Greziljono troviĝas neolitika dolmeno de la Kovrita-Ŝtono (Pierre-Couverte), unu el plej bone konservitaj en la regiono[1].

Unuaj posedantoj redakti

La unua nobeldomo sur la tereno de la hodiaŭa kastelo estis konstruita sur tereno nomata Grands Champs ĉirkaŭ la jaro 1585 fare de majstro-masonisto René du Chesnel por senjoro Julien Lebigot, kiu donacis ĝin en doto al sia edzino, Jeanne. La bieno ricevis la nomon Grésillon, kiu en la mezepoka franca lingvo signifas griloloko, en kiu kantas grilo.

Ĝis la 17-a jarcento Greziljono estis dependaĵo de apuda La Rondelliere posedata de la familio Le Bigot. Poste la kastelo plurfoje ŝanĝis la posedanton: en 1634 ĝi apartenis al Angelique Bellet, en 1685 – al René de Cherbonnière, kaj post li – al la familio Commeau.

Dum la franca revolucio de 1789 la kastelo ne estis damaĝita. Okdek loĝantoj de Greziljono estis justico-oficistoj antaŭ kaj post la revolucio. Auguste Commeau, juĝisto en la tribunalo de Baugé kaj magistratano en la tempo de la Dua Franca Imperio, akceptis en Greziljono dum libertempo sian pranevon Clément Myonnet, lernanton en Baugé en la jaroj 1824-1829. Myonnet estis fondinto de komunumo de religiuloj de Sankta-Vincento-de-Paŭlo.

En 1878 Auguste Commeau mortis seninfane. Greziljonon heredis lia nevino Valentine Chesneau de la Haugreniere, edzino de Laurent Ferriere de Coutrolles. La inicialoj FC estas gravuritaj sur kameno de la kastelo. La familio Ferriere ekde la 17-a jarcento ludis gravan rolon en la regiono de Baugé: justico-oficistoj, deputito al leĝfara asembleo kaj urbestro, kiu transformis la centron de Baugé, konstruigis la tribunalon kaj la malliberejon.

Nova biendomo redakti

 
La kastelo fotita ĉ. 1900-1920

Laŭ katastro de 1834 la malnova kastelo el la 16-a jarcento konsistis el unuetaĝa ĉefkonstruaĵo, flankumita de du longaj aloj. La familio Ferriere penis transformi ĝin konservante la nobeldomon, kiu iĝis alo de la kastelo. Laŭ tempopaso la kastelo ruiniĝis.

En 1882, post incendio, ĝia posedanto Laurent Ferriere de Coutrolles decidis rekonstrui Greziljonon, por ke la bieno ne estu dispartigita de la heredantoj. La nova domo estis konstruita el ruĝaj brikoj kaj kalksedimentŝtono. Ĝi estis starigita iom antaŭ la malnova, por konservi ankoraŭ fortikajn murpartojn, kiuj konsistigas nun parton de la kuirejo. La aŭtoro de la nova projekto estis arkitekto Adrien Dubos, studinta en École des Beaux-Arts de Parizo; li estas la aŭtoro de centoj da diversaj konstruaĵoj kreitaj en la jaroj 1869-1913 en Anĝevo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Renesanca kameno el skulptita ligno staranta en la manĝejo ne apartenis al la malnova kastelo, sed tamen datumas de la sama epoko. Sur ĝi troviĝas la gravuritaj datoj 1634 - 1882, kiuj prezentas la jarojn de la kreo kaj la transinstalo en la rekonstruitan kastelon.

En 1914 la kastelon aĉetis la familio Ranson-Roblot. Dum la dua mondmilito la kastelon okupis naziaj trupoj. Post la morto de la posedanto en 1946 la kastelo estis vendita.

Kulturdomo de Esperanto redakti

 
Fenestro en suda pinto.

Ĉirkaŭ la jaro 1949 la franclingva sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), nomata Groupement des Enseignants d'Espéranto (GEE), planis aĉeti "burĝan domon por fari printempajn staĝojn por la lernantaj instruistoj por baza lernejo". La ĉirkaŭ 900 GEE-anoj en 1950 dum sia kunsido okaze de nacia kongreso de UFE voĉdonis, plejmulte favore por tiu aĉeto.

En 1951 Jacqueline Trésorier interkonsentas kun Henri Micard pruntedoni 250 000 FRF (sian tutan ŝparitan monon). Multaj aliaj e-istoj, en kaj ekster GEE, aĉetis tiam "societajn partojn" de po 10 000 FRF kaj la kaso de GEE havis 160 000 FRF. Tio ebligis aĉeti la kastelon. La oficiala nomo "Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj" restis de 1951 ĝis 2012. Post membrokunveno kaj statutŝanĝo en 2012, la delonge uzata nomo "Kulturdomo de Esperanto" iĝis oficiala[2][3].

Ekde 1953 Pierre Babin gvidis Esperanto-kursojn en la kastelo, kaj post asisto de Micard kiel vicdirektoro, Pierre Babin fariĝis prezidanto de la kulturdomo en 1964[4].

21-a jarcento redakti

La 20-an de julio 2002 la Esperanto-Kulturodomo festis sian 50-jariĝon. La 10-an de marto 2012 eksterordinara membrokunveno modifis la statutojn kaj renomis la kooperativon Kulturdomo de Esperanto, tiel oficialigante la nomon, kiu estis uzata de longa tempo.

Ekde 2013 Greziljono estas membro en la turisma oficejo kaj informas pri la eblo lui la kastelon.

Aranĝoj redakti

Regulaj aranĝoj redakti

  • PRINTEMPaS, fine de aprilo (ekde 2010), intensivaj kursoj kun KER-ekzameno
  • Alternativa semajno, en julio (2011-2014), pri ĉiuj alternativaj temoj, kun kursoj
  • Festa semajno por infanoj, junuloj kaj familioj, en aŭgusto (ekde 2011), kun kursoj
  • Turisma semajno en somero (2011-2013, 2015-2016) kun duon- aŭ tuttagaj ekskursoj
  • AŬTUNE, fine de oktobre (ekde 2012) kun kursoj kaj programo por infanoj
  • Jarfina Festego, fine de decembro (2010-2012, 2014), kun Silvestra Festeno

Pasintaj aranĝoj redakti

  • Somera Universitato de EDE fine de aŭgusto 2004, 2009 ĝis 2016 ...
  • FESTO, somera junulara kongreso en somero 2002, 2006, 2011 ...
  • FRINGoJ, infana renkontiĝo, en printempo 2006, 2007, 2008, 2011 kaj 2013
  • KEFO, interasocia E-kongreso, de la 29-a de majo ĝis la 1-a de junio 2003
  • REF, renkonto de E-familioj, en julio 2003, 2008 kaj 2014
  • Animath, prepara staĝo por Internacia Matematika Olimpiado, en aŭgusto 2007 ĝis 2011
  • 96-a SAT-Kongreso, 18a-25a de julio 2023

Turismo redakti

Vizitindaĵoj en la regiono estas Zoo de la Flèche, unu el la plej belaj bestoĝardenoj en Francio, Moulin Hubeau kiu estas naturejo, kastelo Baugé aŭ la apoteko de Baugé (apothicairerie de Baugé) kiu estas unu el la plej belaj apotekoj en Francio.

Verda vojo redakti

En 2016 la eksa fervoja linio kiu pasis laŭlonge de la kastelo[5] iĝis verda vojo (kodonomo V47)[6] ekskluzive rezervita al biciklantoj kaj piedirantoj[7][8][9]. La verda vojo La Flèche-Baugé-Cuon[10] formas parton de la nacia itinero V44 kiu ligas la urbojn Alençon-Le Mans-La Flèche-Baugé-Saumur[11]. La bicikla haltejo situanta en la urbocentro de Baugé, malantaŭ la kastelo, funkcias kiel piknikejo kun subĉielaj piknikaj tabloj kaj benkoj por pikniko kaj ŝirmita ripozo. Necesejoj, akvopunkto, ebleco por reŝarĝi la bateriojn de elektraj bicikloj permesas gastigi turistojn, kiaj ajn estas la vetercirkonstancojn.

Kastelo Greziljono redakti

Dormoĉambroj redakti

Greziljono disponas pri 25 dormoĉambroj kun ĉ. 60 litoj ĉe la 1-a kaj 2-a etaĝoj de la ĉefa konstruaĵo kaj en la kromdomoj. En ĉiuj ĉambroj troviĝas lavujoj, en iuj ankaŭ bideoj. Sur apudkastela herbejo oni povas tendumi[12].

Kromdomoj redakti

Sud-oriente de la ĉefa konstruaĵo troviĝas du longaj, arkoformaj kromdomoj. En ili troviĝas tri klasĉambroj (A, B, C) por ĉirkaŭ 6, 10 kaj 14 lernantoj, la salono Zamenhof, kiu servas por ekzamenoj, koncertoj kaj prelegoj, bindejo, trinkejo kaj dormoĉambroj por deĵorantoj[13]. Krome estas nove ekipita ĉambro por handikapulo.

Inter la kromdomoj staras pordego, kiu eliras al la verda vojo (iama fervojo).

Aliaj konstruaĵoj redakti

Sur la tereno de la kastelo troviĝas ankaŭ aliaj konstruaĵoj: hejtejo, lavejo, hangaro (ŝedo) kun tabloteniso, iama kokinejo, kampadeja lavejo kaj malnova puto[14].

Radioamatora stacio redakti

La kastelo estas la oficiala loko kie estas instalita la kluba radioamatora stacio de Grupo de Esperanto-Parolantaj Radio-Amatoroj en Francio ĝi funkcias per la voksigno F5KSP.[15][16] La stacio havas kondiĉojn por elsendi en pluraj elsendmodoj kiel telegrafio, fonio, radioamatoraj satelitoj, SSTV, PSK31 kaj aliaj elsendmodoj.[17]

Administra komitato redakti

La administra komitato de la kooperativo konsistas el[18]:

Asocioj kunlaborantaj kun la Administra Komitato:

Kunlaborantoj (aprobitaj konsilistoj):

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. france Dolmen dit de Pierre Couverte. Monuments historiques. Alirita 2019-05-09.
  2. Historio. Oficiala retpaĝo de Greziljono. Alirita 2019-05-09.
  3. (eo) Kastelo Greziljono„ en La Ondo de Esperanto n-ro 258-9, majo 2016. Ampleksa artikolo pri la historio de la kastelo ĝis 2012.
  4. “Adiaŭ al Pierre BABIN (1919–2015)”, ene de Le Monde de l’espéranto 592-593, Espéranto-France, septembro 2015, p. 23.
  5. (fr) Kastelo Greziljono ofertas tranoktojn al grupoj kiu ŝatas piedmigri aŭ bicikli laŭlonge de la verda vojo kiu pasas apud la tereno de la kastelo.
  6. (fr) Le parc du domaine de Grésillon s’ouvre sur la voie verte (la vélo-buissonnière), Office de Tourisme Baugois Vallée
  7. (eo) Nova verda vojo inter La Flèche kaj Baugé proksime de Kastelo Greziljono[rompita ligilo], Esperanta Naturammikaro, la 2-an de januaro 2018.
  8. (fr) V47: Voie Verte Le Lude - La Flèche - Baugé (41km) kun itinero kaj elŝutebla gpx-trako por biciklantoj, ĉ. 21km (inter 1-1h20 horo da biciklado).
  9. (fr) La voie verte de Baugé au Lude, multaj fotoj kun klarigoj
  10. (fr) Detala itinero kun turismaj indikoj (PDF)
  11. (fr) La Vélobuissonnière (V44), Alençon - Le Mans - Saumur, verda vojo de 72km de kiu la forirejo troviĝas en Place Henri IV, en la komunumo La Flèche,49150 Baugé-en-Anjou.
  12. Tranoktado. Oficiala retpaĝo de Greziljono. Alirita 2019-05-07.
  13. Kromdomoj. Oficiala retpaĝo de Greziljono. Alirita 2019-05-07.
  14. Aliaj konstruaĵoj. Oficiala retpaĝo de Greziljono. Alirita 2019-05-07.
  15. F5KSP informoj pri la kluba stacio ĉe QRZ.com
  16. Oficiala retejo de GEPRAF (esperante)
  17. http://gresillon.org/spip.php?article71#gy
  18. Administra Komitato. Oficiala retpaĝo de Greziljono. Alirita 2019-05-06.

Literaturo redakti

  • François Lo Jacomo, "Greziljono sepdekjara!", Esperanto, 1369(6) Junio 2022, pp. 128–129.

Eksteraj ligiloj redakti