Kastelo Heessen - germane Schloss Heessen - estas kastelo borde de la rivero Lippe en okcidenta Germanio. Ĝi situas en kampara parto de la samnoma urbodistrikto Heessen de la eksterdistrikta urbo Hamm en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la kultura regiono Monastera Lando. La ĉefa kastela konstruaĵo estas el brikoj, ĝia plej specifa ero estas du ŝtuparaj gabloj de kastela turo 30 metrojn alta.

kastelo Heessen

Skribe la kastelo unuafoje menciiĝas en dokumento de la germana imperiestro Oto la 2-a; tiam ĝi estis hereda posedaĵo de la episkopo de Osnabruko. Ekde la jaro 1200 ĝi pro geedziĝo apartenis al la grafa dinastio Altena-Isenberg. Post hereda milito finita en 1243 la kastelo kaj ties ĉirkaŭaĵo estis posedaĵo de la graflando Limburg, en 1775 ĝi iĝis propraĵo de la grafoj de Bad Bentheim-Tecklenburg, kvankam de 1778 ĝis 1810 ardis jura konflikto pri la kastela posedo, kiun fine gajnis la nobela dinastio von Boeselager.

Ĉirkaŭ la kastelaj konstruaĵoj, dum la jarcentoj ofte trakonstruitaj, kadre de la kastela evoluo ekestis pluraj kastelaj parkoj.

Ekde la jaro 1820 la kastelo ne plu estis vivejo de la familio von Boeselager. En la konstruaĵoj ekde la jaro 1957 ekzistas feriejo por lernejaj klasoj kaj internula lernejo. En 2008 en kaj ĉirkaŭ la kastelo filmiĝis granda parto de la porjunula kineja filmo Die Wilden Hühner und das Leben.

Eksteraj ligiloj redakti