La Kastelo Herzberg (germane: Schloß Herzberg) troviĝas supre de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.

Korto interna kun horloĝturo.
La kastelo de malproksime.
Enirejo ĉe la aŭtoparkejo, kun informtabulo pri la historio.
Vido de la interna korto al la ĉirkaŭfermejo interpordega.

La aktuala kvar-ala konstruaĵo havas siajn originojn en la 11-a jarcento kiel mezepoka kastelo. Post fajro en 1510 ĝi estis rekonstruita kiel kastelo kaj estas unu el la malmultaj en Malsupra Saksio kiu estis konstruita framskelete. Ĉar ĝi apartenis al la dinastio de la Velfoj dum 700 jaroj ĝi ankaŭ estas konata sub la nomo Welfenschloß.

Geografio redakti

La kastelo kuŝas sur arbarkovrita eminenteco (je 275 m super marnivelo) tuj supre kaj okcidente de la centro de la urbo Herzberg am Harz, kiu situas ĉe la sudokcidenta rando de la harcaj montoj. La rivero Sieber fluas preter la kastelo en la nordon.

Historio redakti

Ĝis la Dua mondmilito redakti

Laŭtradicie estis konstruita la kastelo kiel ĉasdomo (en 1029) fare de Werner von Luterberg, sinjoro de Osterode kaj vokto de Pöhlde. Ĉirkaŭ la jaro 1150-a akiris ĝin la Velfoj pere de Henriko la Leono, kiu surloke plurfoje garantie subskribis, kiel objekto de interŝanĝo. Skriba konfirmo de la interŝanĝo fare de imperiestro Frederiko la 1-a Barbarossa datumas de la 1-a de januaro 1158.

Ĝi iĝis favora rezidejo de Heinrich Mirabilis, la unua duko de la post divido (ĉirkaŭ 1290) estiĝinta lando Braunschweig-Grubenhagen. Ekde 1486 la kastelo estis daŭra rezidejo de tiuj dukoj, kiuj estingiĝis kun Philipp la 2-a (en 1596) kaj kies heridantoj estis la dinastia linio de Lüneburg. Duko Georg von Braunschweig-Lüneburg-Celle faris ĝin edzeca rezidejo (1617-1635), estante prapatro de la reĝoj de Anglujo el la Dinastio Hannover (1714-1901), de la princoj-elektistoj (1692-1814) kiel ankaŭ de la reĝoj de Hannover (1814-1866).

En la kastelo naskiĝis ties filino Sophie Amalie von Braunschweig-Calenberg (en 1628), reĝino de Danujo post la nupto kun Frederiko la 3-a (Danio-Norvegio) kaj de iliaj kvar filoj:

  • Christian Ludwig (1622), konstruiginto de la turo kaj de la norda alo de la kastelo post brula damaĝegoj (de 1510)
  • Georg Wilhelm (1624), patro de la Sophie Dorothea von Braunschweig-Lüneburg, la Princino de Ahlden
  • Johann Friedrich (1625), fondinto de Herrenhausen
  • Ernst August (1629), unua princo-elektisto de Hannover kaj patro de la angla reĝo Georgo la 1-a

Damaĝoj kaj elrabado redakti

Nur ete damaĝite dum jarcentoj, la kastelo tegmente suferis damaĝegon la 4-an de aprilo 1945 pro eksplodo en najbara eksplodaĵfabriko. Tio igis la homojn marodi kaj elrabi la internajn ekipaĵojn de la kastelo. Ankaŭ eksplodigo de militaj bunkroj en la proksimeco en 1947 malbonis por la kastelo. En la 2006-a jaro la kastelo grandstile estis restaŭrita.

Arkitekturo redakti

La nuna kastelo estas enfermita kvar-ala konstruaĵo kun rektangula korto (40x58 m) kaj estis rekonstruita post granda fajro en novembro 1510. Ĉar la nova kastelo estis kompletigita en 1528, ĝiaj keloj estis farita el grejso. Unu alo havas supran etaĝon el ŝtono, dum la supraj etaĝoj de la aliaj tri estas framskeletaj.

Ĝia aliro tra pordegturo kaj apuda dua portalo daŭre funkcias. La internan korton oni eniras tra belega duetaĝa pordegdometo. La belfrido - samtempe horloĝa turo, troviĝas en la orienta angulo. Ĝiaj tri supraj etaĝoj estas faritaj el konstruligno.

Muzeo kun Esperanto-sekcio redakti

Ene estas, jam ekde 1900, belega regionhistoria muzeo (i.a. pri stanfiguroj, pri la historio de la regiona forstmastrumado, pri la kastelo mem, pri la farado de armiloj, pri la Engelhardt-orgenoj, pri la min-industrio). Por specialaj aranĝoj volonte uzatas la t.n. Kavalira salonego (Rittersaal).

En la subtegmenta etaĝo troviĝas angulo kun ŝanĝantaj ekspozicioj pri Esperanto, pri kies aranĝo zorgas la Interkultura Centro Herzberg. Krome ĝeneralaj surtabulaj informoj kaj faldfolioj pri la Internacia Lingvo celas informi kaj scivolemigi la vizitantojn. Esperanto estas, kun la germana kaj la angla, ankaŭ la lingvo de eta komputila informcentro. Ĝi permesas lude informiĝi pri la kastelo kaj la vivokondiĉoj de ĝiaj loĝantoj.

Aŭdgvidilo redakti

La 22an de septembro 2021 sinjoro Kirchner de "Förderverein Schloss Herzberg e.V." (societo kiu promocias la kastelon en Herzberg per arto kaj kulturo) prezentis la unuan konceptversion de aŭdgvidilo por la muzeo (multlingva gvidsistemo en speciala aparato kaj saĝtelefona apo).

Ekde nun eblas viziti la muzeon aŭskultante la historion de la kastelo kaj klarigojn pri la vidindaĵoj en la germana, la dana, la nederlanda, la angla kaj ankaŭ en Esperanto.

Kontribuis Esperanto Centro Herzberg al tiu ĉi projekto per traduko kaj voĉlegado en Esperanto. La praversio de la traduko en la Esperanto-version faris Martin Ptasinski. Voĉlegis plejparte Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar.[1]

Restoracio kaj oficejoj redakti

En la kastelo estas ankaŭ restoracio kaj diversaj oficejoj (i.a. Tribunalo de unua instanco, ekde 1882).

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Hans Adolf Schultz: Burgen und Schlösser des Braunschweiger Landes, Braunschweig 1980, ISBN 3-878840128
  • Hans Grüneberg: Schloss Herzberg und seine Welfen, Stadt Herzberg am Harz 2012, ergänzte Neuauflage der Ausgabe vom April 1993
  • Ernst Andreas Friedrich: Das Schloß Herzberg, S. 97-98, in: Wenn Steine reden könnten. Bd. 4. Landbuch-Verlag, Hannover 1998, ISBN 3-7842-0558-5
  • Jürgen Wilke: Die Geschichte des Wappens der Stadt Herzberg/Harz, S. 1-33 + Literaturverzeichnis, Göttingen 1998

Eksteraj ligiloj redakti

51.65583333333310.331111111111