Kastelo Hohenbaden

La kastelo Hohenbaden ("Alta Badeno", komence nomita Burg Hohenbaden, do "burgo", poste Schloss Hohenbaden, nuntempa kutime simple nomata "malnova kastelo", germane Altes Schloss) en la urbo Baden-Baden de Germanio en la mezepoko estis la rezidejo de la margraflando Badeno. La margrafoj nomis sin laŭ la kastelo, kio do iĝis la fonto de la nomo de la lando Badeno.

Kastelo Hohenbaden

vidata el nordokcidento

vidata el nordokcidento
Deklivburgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 48° 46′ 36″ N, 8° 14′ 40″ O (mapo)48.7766666666678.2444444444444Koordinatoj: 48° 46′ 36″ N, 8° 14′ 40″ O (mapo)
Kastelo Hohenbaden (Badenio-Virtembergo)
Kastelo Hohenbaden (Badenio-Virtembergo)
DEC
Kastelo Hohenbaden
Kastelo Hohenbaden
Situo de Kastelo Hohenbaden
Kastelo Hohenbaden (Germanio)
Kastelo Hohenbaden (Germanio)
DEC
Kastelo Hohenbaden
Kastelo Hohenbaden
Situo de Kastelo Hohenbaden
Map
Konstruita ĉ. 1100
Neniigita 1599
vdr

Priskribo redakti

La burgo konstruiĝis ĉe la okcidenta flanko de la roka monto Blattert super la urbo tiam simple nomata Baden. Temis pri la unua regocentro de la margrafoj de la burgo Limburg en Weilheim (Teck) post ilia translokiĝo al la regiono ĉirkaŭ la urbo Baden. La supra, pli aĝa parto de la burgo, nomata "hermana konstruaĵo" laŭ la margrafo Hermann la 1-a (1074–1130), konstruiĝis ĉirkaŭ la jaro 1100, kadre de lia regotempo. Ekde la jaro 1112 la margrafoj nomis sin von Baden, "de Badeno".

 
vidata el la valo

Dum la regotempo de la margrafo Bernhard la 1-a (1372–1431) ekestis la malsupra gotika parto de la burgo, kiu en la regotempo de la margrafo Jakob la 1-a (1431–1453) trakonstruiĝis al reprezenta centro de la margraflando. Plej signifa parto estas la "bernharda konstruaĵo" ekestinta ĉirkaŭ la jaro 1400, kies kolono en la teretaĝo kun blazono portata de anĝela statuo origine subtenis la imponan volbaĵan tegmenton. En sia kulmina epoko la kastelo havis cent ĉambrojn.

En la sama jarcento margrafo Christoph ("Kristoforo") la 1-a ampleksigis la en la jaro 1370 ekkonstruitan "novan kastelon" en la urbocentro la nova reprezenta centro de la margraflando kaj ekde la jaro 1479 deklaris la novan kastelon sia rezidejo. La malnova kastelo sekve servis kiel lĝejo de vidviniĝintaj edzinoj de margrafoj, ĝis en 1599 ĝi detruiĝis pere de incendio. Nur post la jaro 1830 la ruino konstrue tiom konserviĝis, ke ne plu estis danĝero trafiĝi per neatendite falantaj mureroj.

El la turo de la malnova kastelo eblas bone panorame rigardi la kompletan urbocentron, kaj pli fore la valon de la rivero Rejno kaj la Vogezojn. Viziteblas kaj laŭ historiistoj vizitindas ankaŭ la historia burga korto. La vizito de la burgo kaj ties turo senkostas.

En la ruinoj de la historia "kavalira salono" de la burgo videblas "ventoharpo". La ilo konstruita en 1999 altas 4,10 metrojn kaj havs 120 kordojn, kiuj eksonas en la tonikoj C kaj G, kiam vento vibrigas ilin. Jam inter la jaroj 1851 kaj 1920 en la ruino de la kavalira salono ekzistis pli malgranda ventoharpo.

Nuntempa uzo redakti

La malnova kastelo estas ŝatata renkontejo antaŭ migradoj tra la regiono. Ĝi apartenas al la posedaĵoj de la federacia lando Baden-Virtembergo. En la kastelo nun situas restoracio kun malgranda hotelo de tri ĉambroj kaj du aldonaj apartementoj.[1]

 
panoramo de la rejna valo, vidata de la burgo
 
panoramo de la urbo Baden-Baden, vidata de la burgo
 
la supra parto de la ruino

Literaturo redakti

  • Dagmar Zimdars kaj aliaj (prilaborintoj), Georg Dehio (iniciatinto): Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler ("manlibroj de la germaniaj artaj monumentoj": Baden-Württemberg I. Die Regierungsbezirke Stuttgart und Karlsruhe ("Baden-Virtembergo 1: la distriktaroj Stuttgart kaj Karlsruhe"). Munkeno 1993, ISBN 3-422-03024-7, paĝoj 53/54.

Referencoj redakti