Kastelo Josselin situas en Josselin, komunumo en Francujo, departemento Morbihan. Ĝi estas nun loĝejo de la 14-a duko de Rohan, senatoro Josselin de Rohan, prezidanto de la regiono Bretonujo ekde 1992 ĝis 2004.

Kastelo Josselin
Kastelo
burgo [+]
Koordinatoj47° 57′ 9″ N, 2° 32′ 51″ U (mapo)47.952361111111-2.5475Koordinatoj: 47° 57′ 9″ N, 2° 32′ 51″ U (mapo)

Estiĝo1008

Kastelo Josselin (Morbihan)
Kastelo Josselin (Morbihan)
DEC
Lokigo de Morbihan en Francio

Map
Kastelo Josselin

Vikimedia Komunejo:  Château de Josselin [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Viziteblaj estas la korto kaj kelkaj ĉambroj kun mebloj, familiaj portretoj, reĝaj donacoj kaj rajdostatuo pri Olivier de Clissons fare de Emmanuel Frémiet. En la malnovaj staloj nun hejmas pupmuzeo.

Historio redakti

 
Kastelo Josselin

Guéthénoc, reganto de Porhoët el la dinastio de la grafoj de Rennes, konstruigis la fortikaĵon proksimume la jaron 1000. Por tio li elektis lokon de alta milita kaj ekonomia valoro kaj trovis ĝin sur roko, kiu superregas la valon de la rivero Oust. La ekzisto de la preĝejo Notre-Dame du Roncier kiel pilgrimejo multe kontribuis al la riĉeco de la loĝantaro kaj ties regantoj.

Ĉar Eudon de Porhoët kiel reganto por la juna bretona duko Konan la 4-a estis ariginta la bretonajn baronojn ĉirkaŭ si, kiuj kontraŭstaris malamike la anglan reĝon Henriko la 2-a Plantagenet, la nova grafo de Anĵuo, tiu ĉi malkonstruigis sub sia persona kontrolo la fortikaĵon Josselin.

Olivier la 5-a de Clisson akiris la reglandon Josselin en la jaro 1370 kaj rekonstruigis la fortikaĵon kiel imponan citadelon kun ok turoj kaj defendoturo alta 90 metrojn. Li edzinigis sian pli junan filinon Beatriksa kun Alano la 8-a de Rohan, heredanto de la dinastio Rohan, kies fortikaĵo situis proksimume 20 kilometrojn for de Josselin.

 
Parto de la ĝardena fasado

En 1488 duko Francisko la 2-a konkeris kaj parte detruis la fortikaĵon. Lia filino Ana de Bretonujo tamen redonis ĝin al la nepo de Olivier, Johano la 2-a de Rohan. Tiu ĉi alikonstruigis la fortikaĵon ene de la muroj, tiel ke ĝi de la flanko forturnita de la rivero aperas kiel vilao kun okulfrape pli malferma fasado, kiu konsistas el griza granito kaj estas unu el la unuaj ekzemploj por renesanco en Francujo, precipe ĉar li por tio ankaŭ laborigis italajn metiistojn. Por montri sin dankema, li ĉizigis multajn „A“s volvitajn per kordono, la emblemo de Ana de Bretonujo.

Dum sia foresto la Rohan-oj devis toleri malgraŭ sia emo al protestantismo, ke la guberniestro de Bretonujo, la duko de Mercœur, faris el ilia kastelo bazo de la Franca Katolika Ligo opozicie al nova reĝo Henriko la 4-a. En 1603, kiam Henriko la 4-a estis rangaltiginta la vicgraflandon Rohan de al privilegiita duklando, Henriko la 2-a de Rohan translokis la centron de sia regeco al Pontivy.

Richelieu malkonstruigis en 1629 la altan defendoturon kaj kvar aliajn turojn kaj anoncis tion al duko Henriko la 2-a per la vortoj: „Monseigneur, je viens de jeter une boule dans votre jeu de quilles!“ (Miasinjoro, mi ĵus jetis bulon en vian kegloludon).

En la 18-a jarcento Josselin ne plu estis loĝata kaj dum la franca revolucio de 1789 kaj la regeco de Napoleono uzata kiel malliberejo kaj stokejo. En 1832 la dukino de Berry sukcesis konvinki la dukon de Rohan, ke li riparu la kastelon.


Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti