Kastelo Mirabell (germane Schloss Mirabell) estas historia konstruaĵo en la grandurbo Salcburgo, Aŭstrio. La palaco kun siaj ĝardenoj estas protektita kulturhereda monumento kaj parto de la Historia centro salcburga/Monda heredaĵo de Unesko.

Kastelo Mirabell
kastelo
kastelo [+]

Supermara alteco426 m ü. A. [+]
Koordinatoj47° 48′ 20″ N, 13° 2′ 31″ O (mapo)47.805513.042Koordinatoj: 47° 48′ 20″ N, 13° 2′ 31″ O (mapo)

ArkitektoJohann Lucas von Hildebrandt

Kastelo Mirabell (Aŭstrio)
Kastelo Mirabell (Aŭstrio)
DEC
Kastelo Mirabell
Kastelo Mirabell

Map
Kastelo Mirabell

Vikimedia Komunejo:  Schloss Mirabell [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Parto de la Mirabell-ĝardenoj; en la fono la citadelo kaj la katedralo de Salcburgo

Historio redakti

La palaco estis konstruita proksimume 1606 sur la marbordo de Salzach-rivero norde de la mezepokaj urbomuroj, laŭ peto de princo-ĉefepiskopo Wolf Dietrich von Raitenau. La ĉefepiskopo suferis de podagro kaj havis apopleksion la jaron antaŭe; por eviti la mallarĝajn stratojn de la urbo, li decidis konstrui plezurpalacon por li kaj sia amantino Salome Alt. Konstruite ŝajne ene de nur ses monatoj laŭ italaj kaj francaj modeloj, ĝi portis unue la nomon Altenau-kastelo.

Kiam Raitenau estis senpovigita kaj arestita sur Citadelo Hohensalzburg en 1612, lia posteulo Markus Sittikus von Hohenems forpelis Salome Alt kaj ŝian familion de la regiono. Sittikus donis al la palaco la nunan nomon italan Mirabell (do kastelo frapanta kaj bela). Ĝi estis rekonstruita en abundega barokstilo de 1721 ĝis 1727, laŭ planoj dizajnitaj fare de Johann Lucas von Hildebrandt.

La 1-an de junio 1815 la posta reĝo de Greklando Otto la 1-a naskiĝis surloke kiam lia patro, la Wittelsbach-kronprinco Ludoviko la 1-a funkciis kiel guberniestro en Salcburgo. La aktuala neoklasika aspekto originas de proksimume 1818, kiam la loko estis reestigita post incendio. Ĉefepiskopo Maximilian Joseph von Tarnóczy loĝis ĉi tie de 1851 ĝis 1863. La patro de Hans Makart laboris ĉi tie kiel ĉambelano. Joachim Haspinger kapucina pastro kaj gvidanto freneza de la Tirola ribelo pasigis sian lastan jaron en malgranda apartamento kastela.

La palacon aĉetos en 1866 la urbo. Post la Dua mondmilito ĝi provizore estis uzata kiel urbodomo gastante plurajn sekciojn de la municipa administracio.

Marmora Halo redakti

 
La Marmora salonego, ŝatata loko por - nuptoj!

La Marmorhalo estas la okazigejo de la Salcburgaj kastelkoncertoj (Salzburger Schlosskonzerte), direktitaj fare de Luz Leskowitz. Ĝi ankaŭ estas populara loko por geedziĝoj. En la 3.6.1944 Gretl Braun, la fratino de Eva Braun (la edzino de Adolf Hitler), edziniĝis ĉi-tie al Hermann Fegelein, grava ano de Waffen-SS. Atestantoj nuptaj estis Hitler, Heinrich Himmler kaj Martin Bormann.

Ĝardenoj redakti

La ĝardenoj (germane: Mirabellgarten) estis aranĝitaj sub princo-ĉefepiskopo Johann Ernst von Thun en 1687 laŭ planoj de Johann Bernhard Fischer von Erlach. En ĝiaj geometri-fiksitaj ĝardenoj estas primitologiaj statuoj datantaj de 1730 kaj kvar grupoj de skulptaĵoj (Eneo, Heraklo, Pariso kaj Plutono) kiujn kreis la itala skulptisto Ottavio Mosto en 1690. Famas ankaŭ iliaj kestlignaj aĵoj, ekz. heĝteatro farita inter 1704 kaj 1718. Oranĝejo estis alkonstruita nur en 1725. Flanke estas sekcio kun gapotaj nanoj de nenormala-gaja aspekto. Ili iel modelis por la nanoĝardeno de sur Kastelo Neuburg.

La ĝardenoj fariĝis alireblaj por la publiko sub imperiestro Francisko Jozefo la 1-a. Krome temas pri unu el la plej popularaj turistaj atrakcioj en Salcburgo. Pluraj scenoj de la furorfilmo The Sound of Music filmigitis en la belegaj ĝardenoj. En ejo apudĝardena troviĝis ĝis 2012 la Salcburga Barokmuzeo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mirabell Palace en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti