Kastelo Rundāle
Kastelo Rundāle (latve Rundāles pils, germane Schloss Ruhenthal) estas baroka kastelo en la regiono Zemgalio de Latvio, distrikto Bauska, proksime de la urbo Bauska. En la duklando Kuronio, ĝi estis sumero-kastelo por la dukoj.
Kastelo Rundāle | ||
---|---|---|
kastelo | ||
burgo [+] | ||
Koordinatoj | 56° 24′ 48″ N, 24° 1′ 29″ O (mapo)56.41330124.024835Koordinatoj: 56° 24′ 48″ N, 24° 1′ 29″ O (mapo) | |
Arkitekto | Francesco Bartolomeo Rastrelli | |
Estiĝo | 1736 | |
Kastelo Rundāle | ||
Vikimedia Komunejo: Rundāle Palace [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Ekde la jaro 1920 la kastelo estas ŝtata posedaĵo. La konstruaĵo ofte nomatas ”Versajla kastelo de Baltio”.
Arkitekturo redakti
La kastelo apartenas al la plej signifaj konstrumonumentoj de la stiloj baroko kaj rokoko en Latvio. Ĝi planiĝis laŭ modelo de la Versajla kastelo en Francio. La kastelo de tri aloj kaj du etaĝoj en areo de 7000 kvadrataj metroj havas 128 ĉambrojn kaj salonojn. La kastela parko same planiĝis laŭ franca stilo.
Historio redakti
La konstruon de la kastelo instigis la rusia carino Anna Ivanovna – ĝi estu somera rezidejo de la germanlingva duko Ernst Johann Biron respektive von Bühren de Kuronio. La planojn faris la carina arkitekto Bartolomeo Francesco Rastrelli. La konstrulaboroj daŭris de 1735 ĝis 1740.
Nuntempe la konstruaĵo estas muzeo.