Kastelo Sigmundskron

Kastelo Sigmundskron (germane Schloss Sigmundskron, itale Castel Firmiano) estas ampleksa kastelo kaj aro de fortikaĵoj situanta proksime de Bolzano en Sudtirolo Italio. Nuntempe ĝi estas precipa sidejo de la muzeo pri montoj (Mesnera Montomuzeo) fondita de la sudtirola grimpisto Reinhold Messner.

Kastelo Sigmundskron

La kastelo vidita de malsupre

La kastelo vidita de malsupre
burgo
Geografiaj informoj
Lando Italio Italio
Geografia situo 46° 28′ 49″ N, 11° 18′ 19″ O (mapo)46.48027777777811.305277777778Koordinatoj: 46° 28′ 49″ N, 11° 18′ 19″ O (mapo)
Kastelo Sigmundskron (Trentino-Sudtirolo)
Kastelo Sigmundskron (Trentino-Sudtirolo)
DEC
Kastelo Sigmundskron
Kastelo Sigmundskron
Situo de Kastelo Sigmundskron
Map
Konstruita antaŭ 945
vdr
Enireja pordego.

Historio redakti

La unua historia mencio de la kastelo, sub la nomo Formicaria (poste Formigar), datiĝas de la jaro 945.

En 1027 Imperiestro Konrado la 2-a transdonis la kastelon al la episkopo de Trento. En la 12-a jarcento ĝi estis transdonata al ministerianoj, kiuj de tiam nomiĝis Firmian.

Ĉirkaŭ la jaro 1473 la Princo de Tirolo, duko Sigismundo de Aŭstrio, aĉetis la kastelon, renomis ĝin Kastelo Sigmundskron kaj fariĝis ĝin fortikaĵo. De la malnova kastelo de Formigar restis nur kelkaj vestiĝoj, plejparte situantaj en la plej alta punkto de la ejo. Pro monmalfacilaĵoj Sigismundo devis garantie doni la kastelon baldaŭ poste. En la sekvantaj jarcentoj la kastelo ruiniĝis ĉiam pli.

Ĉe la fino de la 18-a jarcento la kastelo apartenis al la grafoj Wolkenstein, de 1807 al 1870 al la grafoj de Sarentino, poste ĝis 1994 al la grafoj de Togenburgo.

En la jaro 1996 la ruino iĝis propraĵo de la provinco Sudtirolo. En 2003, post longdaŭra diskutado Reinhold Messner ricevis licencon por sia de longe planita montomuzeo. La parta rekonstruado estis financiata de la provinco. Dum konstrulaboro,neolitika tombo estis malkovrita, en kiu estis trovataj la skeletrestaĵoj de virino. La aĝo de la tombo estas taksita je 6,000-7,000 jaroj.

Simbolo de la aŭtonomio redakti

La fortikaĵo estas grava politika simbolo en Sudtirolo. En 1957, sub la gvidado de Silvius Magnago, la plej granda protestagado en la historio de Sudtirolo estis okazigita ĉi tie. Pli ol 30,000 homoj kunvenis en la ejo por protesti kontraŭ la malobservado de la traktato de Parizo kaj postuli liberecon por Sudtirolo ("Libereco de Trento").

Eksteraj ligiloj redakti

Rondiro tra la kastelejo kaj muzeo en 81 fotoj Arkivigite je 2016-11-21 per la retarkivo Wayback Machine