Kastelo Teleki-Degenfeld (Szirák)

La kastelo Teleki-Degenfeld estas historia monumento, nuntempa hotelo en vilaĝo Szirák (Hungario).

Kastelo de Szirák
Kastelo de Szirák

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1219. Tiam jam estis tie emeritejo de johanitoj dum 3 jarcentoj. Laŭ ŝtono super la pordo pruvas la barokan trakonstruon: 1748. Tiam ĝi estis magnata kastelo. En 1762 pro geedziĝo la nova posedanto estis la familio Teleki. En 1805 la kastelo interne estis renovigita. Ekde la 19-a jarcento ĝis 1945 la familio Degenfeld posedis la kastelon, poste la alvenintaj soldatoj faris detruojn. Dum la socialismo la kastelo apartenis al ŝtata bieno. La renovigaj laboroj okazis nur inter 1977-1985, poste ĝi estis 3-stela hotelo. Ĝi estis levita al 4-stela hotelo en 1998.

 
Aerfoto pri la kastelo

Konstruaĵoj redakti

La kastelo situas sola sur deklivo en mezo de la vilaĝo en mezo de granda parko, sed apude estas ankaŭ aliaj konstruaĵoj.

Kastelo redakti

La kastelo estas brikoforma, laŭ la simetria fasado duetaĝa. Tamen en la fonaj anguloj aliĝas po unu kuboformaj bastionoj kun mansardoj. Estas po unu teretaĝaj aloj rektangule al la kastelo. La kastelo, aloj kaj la strato fermas ornaman ĝardenon. Resume estas 27 hotelĉambroj. restoracio kaj aliaj komunaj ĉambroj. Sub la kastelo ekzistas neuzitaj mezepokaj keloj. Laŭ la fasado malsupre estas serio de arkadoj, ili plene reliefas.

Grenejo redakti

La iama trietaĝa grenejo estas baroka kaj situas sola.

Parko redakti

La parko estas malnova kaj protektata. En ĝi kreskiĝas maloftaj arboj. Tamen estas lokoj por tenisadi, rajdadi kaj pafadi.

En la familia kripto estas entombigita László Teleki.

Fontoj redakti