Kasteloj Tri Gleichen

(Alidirektita el Kastelo Tri Gleichen)

La Tri Gleichen-kasteloj (germane: Drei Gleichen) estas kasteloj ĉe la landlimoj inter la distriktoj Gotha kaj Ilm.

Kasteloj Tri Gleichen

montara sistemo • aro de konstruaĵoj
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 52′ 4″ N, 10° 51′ 3″ O (mapo)50.86777777777810.850833333333Koordinatoj: 50° 52′ 4″ N, 10° 51′ 3″ O (mapo)
Kasteloj Tri Gleichen (Germanio)
Kasteloj Tri Gleichen (Germanio)
DEC
Kasteloj Tri Gleichen
Kasteloj Tri Gleichen
Situo de Kasteloj Tri Gleichen
Map
vdr
Mühlburg
Burg Gleichen
Wachsenburg

Situo redakti

Inter la urbetoj Arnstadt kaj Gotha el la relative ebena antaŭregiono stariĝis tri konusaj montetoj, sur kies pinto staras po unu kastelo. Ili nomiĝis la Tri Gleichen-Kasteloj. Pro la impona panoramo al la kasteloj kaj la belvidoj ravantaj de sur la kasteloj valoras la penon haltiĝi kaj viziti la kastelojn, el kiuj du mezepokaj estas nur ruinoj.

Historio kaj funkcio nuntempa redakti

La tri burgoj havas diversajn funkciojn kaj aspektojn:

  • La plej malnova de ili estas la Mühlburg en Mühlberg, kiu unuafoje menciiĝis kune kun la urbo Arnstadt en 704. Estas Arnstadt la plej malnova urbo en tuta Turingio.
  • Ruina estas ankaŭ la Gleichenburg el la 11-a jarcento. Jam en 1089 estis raportite pri sensukcesa sieĝo de la burgo fare de trupoj de imperiestro Henriko la 4-a. Kiam la ĉefepiskopo de Mainz donacis al la grafoj de Tonna tiun ĉi burgon ili eknomiĝis Grafoj de Gleichen.La lasta fazo konstrua finiĝis en 1588 per la konstruo de renesanca palaco. Jam antaŭ tri jarcentoj la burgo estis forlasita kaj ekkadukiĝis. Tie vivis la konata grafo kaj poligamiisto Ernesto de Gleichen. Tamen troviĝas en la defendoturo, kies surgrimpado meritas ankaŭ pro belega panoramo, eta muzeo pri la burgohistorio kaj la aparta natura ĉirkaŭaĵo.
  • La tria kastelo el la 10-a jarcento situas sur la plej alta konusa monteto kaj nomiĝas Wachsenburg. Kontraŭe al la du aliaj ĝi ankoraŭ funkcias, grandparte kiel restoracio.

Geologio redakti

Ĉe la piedo de la monto de la Gleichen-kastelo videblas eterne dolomita marno dispeciĝinta je gruzo, tiel ke nek herbaro nek floroj povas kreski. Tiuj kusenforme volbitaj marnaĵoj salutas la vizitantojn kiel buntkoloraj bendegoj ruĝe grize verde.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti