Kastelo de Acsaújlak

La Kastelo de Acsaújlak (konata ankaŭ pri la iama posedanto Prónay [prOnai]) estas nuntempa kastelhotelo en vilaĝo Acsa, en ties rando nomata Acsaújlak. En la vilaĝo Acsa estas ankaŭ alia kastelo: Kastelo de Acsa.

Historio redakti

La familio Prónay konstruis tiu ĉi kastelon inter 1907-1910. Post la 2-a mondmilito la kastelo apartenas al la ŝtato (tio estis la ŝatiĝo). En fine de la socialismo jam en 1986 la kastelo transformiĝis al hotelo. Post kelkaj jaroj ĝi interne estis trakonstruita, samtempe la nova posedanto estis negocisto.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo kun mansardoj kaj keloj situas sola en parko. La kastelo formas brikon, sed en la 4 anguloj estas videblaj reliefantaj kvadrataj turobastionoj, ili estas duetaĝaj. La malantaŭa parto havas ankaŭ longan alon, kiu rompas la simetrion. La alo konsistas el etaĝa interliga mallonga koridoro, kiun tre granda kvadrata bastiono sekvas. Fine estas teretaĝa domparto. En mezo de la simetria fasado portiko reliefas, 4 kolonoj tenas terason por la unua etaĝo. Interne la mebloj estas barokaj, sur la muroj pentraĵoj de Mihály Schéner estas videblaj. En la kastelo malpli ol 20 luksaj ĉambroj troviĝas, krome multe da aliaj komunaj ĉambroj.

Parko redakti

En la parko situas ankaŭ kelkaj teretaĝaj domoj.

Fontoj redakti