Kastelo de Ajkay-Nagy (Uraiújfalu)
La Kastelo Ajkay-Nagy de Uraiújfalu estas unu el la kasteloj en Hungario, en vilaĝo Uraiújfalu. Ĝi estas la plej impona konstruaĵo de la vilaĝo.
Historio redakti
La baroka kastelo estis konstruita en nekonata jaro, informoj mencias plurajn datenojn. En la 1890-aj jaroj la kastelo estis trakonstruita laŭ eklektiko. Depost la 2-a mondmilito ŝtatiĝo okazis, alivorte la ŝtato forprenis ĝin. Ekde 1949 la uzanto estis la ŝtata agrikultura entrepreno de Bábolna. Inter 1977-1980 la kastelo renoviĝis. La posedanto ankaŭ nun estas entrepreno de Bábolna, en la kastelo havas lokon oficejo, en la vilaĝo la entrepreno okupiĝas pri bredado de kokinoj.
Konstruaĵo redakti
La unuetaĝa teretaĝa kastelo kun mansardo kaj keloj situas sola en mezo de parko. La fasado estas malsimetria, flanke bastionturo altiĝas.
Parko redakti
La parko estis kreita same en nekonata tempo. Ĝi estas ankaŭ nun zorgata. En la parko troviĝas 12 diversaj Pinopsidoj kaj 25 falfoliaj plantoj.
Fontoj redakti
- hungare kun foto Arkivigite je 2019-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]