La Kastelo de Bóly (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Batthyány-Mountenovo [batjAni] estas historia monumento en urbo Bóly.

Fasado de la kastelo en Bóly
Aerfoto pri la kastelo

Historio redakti

En tiu loko ĉaskastelo estis en la 18-a jarcento. La nun videbla klasikisma kastelo estis konstruita inter 1805 kaj 1807 fare de familio Batthyány. Maria Luiza (Parmo) edziniĝis al grafa ido Mountenovo, ŝi portis en Hungarion riĉajn meblojn. La baldaŭa filo edziĝis al la duka familio Batthyány, poste la menciitaj mebloj estis metitaj en tiu ĉi kastelon. En 1921 la kastelo estis interne modernigita, sed la tre riĉa meblaro restis ĝis 1944, poste la kastelo estis prirabita. La restintaj aĵoj nun estas videblaj en muzeo de Szekszárd. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon. Baldaŭ la kastelo estas hejmo de handikapitaj geinfanoj.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo kun keloj situas sola en parko en mezo de la urbo. La konstruaĵo formas brikon, la fasado estas simetria. Meze funkcias la enirejo, la meza parto iomete reliefas, la plej supre estas timpano (arkitekturo) etendiĝas.

Parko redakti

La vizitebla parko kreita en 1809 nun estas protektata. Inter la arboj vojetoj kuras al diversaj sportejoj kaj subĉiela teatro. La plej oftaj arboj estas platanoj, pinoj, kverkoj, poploj kaj tulipaj liriodendroj.

Fontoj redakti