Kastelo de Baktalórántháza

La Kastelo de Baktalórántháza (konata ankaŭ pri la iama lasta posedanto Kastelo de Degenfeld) estas historia monumento en Hungario, en urbo Baktalórántháza, en la urbomezo.

Kastelo de Baktalórántháza

Historio redakti

Dokumento mencias jam en 1515 (denove en 1593) "nobelan konstruaĵon. Laŭ la sekvaj dokumentoj posedantoj de la kasteleto ofte ŝanĝiĝis, en 1633 la dokumento uzis la latinan nomon „castellum” (=kastelo). Inter 1633 - 1659 la kastelo estis pligrandigita. En 1687 pro edziĝo la nova posedanto estis Sándor Károlyi (militestro). Tiutempe la kastelo estis 31 metrojn longa kaj 16,5 metrojn larĝa. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a plurfoje tranoktiĝis aŭ loĝis mem Francisko Rákóczi. Depost fino de liberecbatalo oni konstruis etaĝon sur la kastelon. La lasta trakonstruo okazis inter 1840-1850 kaj la lasta nobela posedanto estis la familio Degenfeld. Tiam la kastelo estis 47 metrojn longa kaj 17 metrojn larĝa. En 1919 la rumana armeo okupis la kastelon kaj tiam okazis detruoj, poste la familio jam ne loĝis ĉi tie. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon, poste sanatorio funkciis ene ĝis 1995. La neuzita kastelo iĝis muzeo en 2016.

Konstruaĵo redakti

La malfruklasikisma unuetaĝa kastelo kun kelo estas simle brikoforma. La enirejo estas reliefanta teraso, kiun kolonoj tenas. Sub la teraso estas loko por koĉero. Interne 15 ĉambroj troviĝas.

Parko redakti

Apartenaĵo de la kastelo estas la parko. Ankaŭ lago por boatadi trovis lokon en la parko. Ĝi estis farita en la 1820-aj jaroj. La ĉefaj arbospecoj estas kverkoj, platanoj, liriodendronoj.

Fontoj redakti