Kastelo de Csobánka

La Kastelo de Csobánka (konata ankaŭ Kastelo Margit-liget) estas historia monumento en Hungario, en ekstera parto de Csobánka.

Kastelo de Csobánka

Historio redakti

En tiu pitoreska valo kuracisto konstruis sanatorion en la jaroj 1897 kaj 1898. Li nomumis la lokon pri jam mortinta edzino Margit. En 1909 alia kuracisto aĉetis la kastelon kaj trakonstruis ĝin al sanatorio pri pulmomalsanuloj. Ekde 1917 la pli novaj gastoj estis orfoj, kies iamaj patroj estis falintoj dum la 1-a mondmilito. La edukistoj estis katolikaj monaĥinoj. En 1950 ili estis forpelitaj, samtempe la pli nova funkcio estis kuracpedagogio. Ekde 2007 ia ina monaĥa ordeno ricevis la kastelon por cent jaroj.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo kun mansardoj kaŝiĝas sola en arbaro en senarbarejo. La fasado estas simetria, meze kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. En la meza parto bastiono-turo reliefas, simile reliefas po unu turoj en ambaŭ fasadaj anguloj. En la du flankaj partoj estas tre grandaj plurlateraj bastionoj, sed super la etaĝo mankas mansardo.

En la kastelo mortis aktoro Gyula Vízvári.

Fontoj redakti