La Kastelo de Doba (Hungario) (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Erdődy [erdOdi]) estas historia monumento, nun hospitalo (psikiatriejo) en Hungario, en vilaĝo Doba.

Fasado de la kastelo en Doba
Aerfoto pri la kastelo en Doba

Historio redakti

La klasikisma kastelo estis konstruita en la malfruaj 1830-aj jaroj. Dum konstruado oni profitis ŝtonojn el la proksima fortikaĵo sur Somló-monto. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis ankaŭ ĉi tiun kastelon. Baldaŭ psikiatriejo funkcias en la kastelo.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa konstruaĵo situas sur monteto (174 metrojn alta) en mezo de granda parko. La kastelo formas larĝan brikon. La fasado estas simetria, sed en la maldekstra parto etendiĝas aparta malgranda konstruaĵo. Du koridoroj ligas la kastelon kaj la domon. En mezo de la fasado etaĝa portiko etendiĝas, la plej supre estas timpano (arkitekturo). Ambaŭ randoj de la kastelo iomete reliefas.

Parko redakti

La pejzaĝa parko estas protektata kun etendiĝo de 92 hektaroj. Ene fluas rojo, helpe de tio oni kreis 4 fiŝlagojn. Antaŭ konstruado de la kastelo origine estis tie granda arbaro pri kverkoj. Oni kreis ankaŭ senarbarejojn, kiuj helpas al panoramoj el la kastelo. En la parko kreskas specialaj kverkoj, liriodendronoj, diversaj juglandoj, fagoj, alnoj, pinoj, fraksenoj, salikoj, poloj, tilioj kreskas. En 2008 oni trakonstruis la parkon, kiu ricevis eĉ eŭropan premion. Apud la kastelo kreskas sola Sophora japonica ’Pendula’.

Fontoj redakti