Kastelo de Fáy (Pécel)

La Kastelo de Fáy en Pécel estas unu el la kasteloj en urbo Pécel. Nun ĝi estas apartenaĵo de mezlernejo.

Aerfoto pri la kastelo de Fáy en Pécel

Historio redakti

La familio Fáy havis bienon en Pécel ekde 1612. La kastelo estis konstruita en la 1910-aj jaroj. Depost la 2-a mondmilito la kastelo estis ŝtatiĝanta, inter 1948-1952 en tiu loko stacio pri agrikulturaj maŝinoj funkciis, poste la agrikultura ministerio establis agrikulturan lernejon, kiu estis altrangigita al agrikultura mezlernejo en 1956. En 1993 la lernejo prenis la nomon András Fáy.

 
Aerfoto pri la kastelo de Fáy en Pécel
 
Aerfoto pri la kastelo de Fáy en Pécel

Kastelo redakti

La unuetaĝa malgranda kastelo kun keloj situas sola en parko. La konstruaĵo estas malsimetria. En la fasado funkcias la enirejo, pli supre estas videbla blazono de Fáy. En la maldekstra flanko turo etendiĝas, kiu rompas la simetrion. En la flanka fasado ankaŭ alia simila turo altiĝas. Interne en la etaĝo estas 5 dormoĉambroj por lernantinoj, sur la teretaĝo la biblioteko kaj 2 ĉambroj por komputilaj servoj funkcias. En la malantaŭa teretaĝa alo (komprenu kiel vosto de la kastelo) 5 dormoĉambroj por lernantoj funkcias.

Interesaĵo: kelokoridoro kuras al Kastelo de Ráday (Pécel) [1] Arkivigite je 2016-06-17 per la retarkivo Wayback Machine.

Fontoj redakti