Kastelo de Hédervár

La Kastelo de Hédervár (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Héderváry) estas impona historia monumento en Hungario, en vilaĝo Hédervár.

Aerfoto pri kastelo de Hédervár
Fasado de la kastelo Hédervár

Historio redakti

En Hédervár la unua kastelo-burgo estis konstruita en 1142. Pli nova burgo estis konstruita depost invado de la tataroj en 1242. Unu el la nun videblaj turoj konstruiĝis tiutempe. La gotika burgo renesanciĝis en la 16-a jarcento, barokiĝis post 2 jarcentoj. Grafo Mihály Viczay (tiama posedanto) establis numismatikan muzeon, kiu tiutempe estis la plej riĉa en Hungarlando. En 1826 lia kolektaĵo konsistis el 11,432 grekaj, 13,411 romiaj moneroj. Post la 2-a mondmilito la kastelo ŝtatiĝis kaj kiel bazlernejo funkciis plu. Ekde 1983 la kastelo estis kolonio de artistoj. Inter 2002-2004 la konstruaĵo renoviĝis, poste ĝi iĝis hotelo. En 2012 jura procezo komenciĝis, tial la hotelo ne rajtas funkcii.

 
Pordo de la kastelo
 
Parko de la kastelo

Konstruaĵo redakti

La duetaĝa kastelo situas sola en granda parko. Ĝi formas kvadraton, interne korto estas videbla. La fasado estas malsimetria. La kastelo havas ĉe la anguloj resume 3 turojn, ĉar familio Héderváry havis bienojn en 3 proksimaj departementoj. La korto gardas partojn el la gotiko, renesanco kaj gotiko. Meze de la korto platano tricentjara etendiĝas.

Parko redakti

La parko estis kreita kiel pejzaĝa parko, kie oni plantis maoftajn arbojn. Ĝi estis farita en la 1790-aj jaroj kun rojo, insuleto, pontoj, dometo.

Kapelo redakti

Proksime estas mezepoka gotika kapelo, kie familio Héderváry sepultiĝis. Ĝi barokiĝis en la 17-a jarcento, sed en la frua 20-a jarcento grandparte regotikiĝis.

Fontoj redakti