Kastelo de Keszthely

La Kastelo de Keszthely aŭ konata pri la iama posedanto Kastelo de Festetics apartenas al la plej imponaj historiaj monumentoj en Hungario en urbo Keszthely. Interne estas videblaj en 5 konstruaĵoj 6 ekspozicioj kiel muzeoj.

Larĝa foto pri la kastelo de Keszthely
Kastelo de Keszthely
Kastelo
palacomuzeo [+]

LandoHungario
RegionoZala

SituoKeszthely
- koordinatoj46° 46′ 14″ N, 17° 14′ 30″ O (mapo)46.770617.2417Koordinatoj: 46° 46′ 14″ N, 17° 14′ 30″ O (mapo)
Poŝtkodo8360 [+]

Kastelo de Keszthely (Zala)
Kastelo de Keszthely (Zala)
DEC
Kastelo de Keszthely
Kastelo de Keszthely
Lokigo de Zala en Hungario
Map
Kastelo de Keszthely

Vikimedia Komunejo:  Festetics Palace, Keszthely [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Aerfoto pri Palaco de Keszthely
Ornama pordo de la kastelo

Historio redakti

La grafoj Festetics estis progresemaj terposedantoj: ili fondis hospitalon, establis lernejon en la urbo kaj en 1797, György Festetics (agronomo) malfermis agrikulturan altlernejon Georgikon, kiu estis la unua tiaspeca en Eŭropo.

En 1739 Kristóf Festetics aĉetis kampojn sed la konstruado komenciĝis nur en 1745 kaj daŭris pli ol jarcenton. La plej menciinda arkitekto estis Viktor Rumpelmayer. Inter 1799 kaj 1801 György Festetics konstruis librejan alon, kie estis establita biblioteko. Inter 18831887 okazis la lasta konstruado, la turo kaj aliaj partoj estis konstruitaj.

 
La marmora ĉambro

Dum la 2-a mondmilito la kastelo mem ne difektiĝis, sed poste en la malstabila periodo parto de la mebloj malaperis. En 1945 en la kastelo sovetia milithospitalo funkciis, poste ĝi estis hungara kazerno, baldaŭ sudenta kolegio, samtempe urba biblioteko kaj muziklernejo. Ekde 1974 muzeo funkcias interne, kiun oni vizitas jare po 200,000 homoj.

La konstruaĵo redakti

Krom la kastelo ankaŭ aliaj originaj konstruaĵoj troviĝas en la parko. La kastelo formas U-majusklon. Ĝi havas etaĝon, mansardojn kaj 101 ĉambrojn. La ekspozicio pri vivo de magnatoj funkcias en 20 ĉambroj. En konvena ĉambro ofte oni aranĝas koncertojn.

 
La biblioteko

Biblioteko redakti

La libraro estas la sola ampleksa aristokrata biblioteko, kiu pluvivas en Hungario. Ĝi havas 81 mil volumojn. Krom la grafa familio eĉ studentoj de Georgikon uzis la librejon. Dum la 2-a mondmilito oni enmurigis la pordojn, tial la kolektaĵo restis plena.

Keloj redakti

Kelkaj taksas la kelojn sub la kastelo 500-jara. Nuntempe ĝi estas vizitebla, estas rigardeblaj la boreloj, fine okazas gustumado de vinoj.

 
La kastelo kun parko

Parko redakti

La parko estas naturprotekta teritorio. Bedaŭrine en la 1980-aj jaroj publika vojo distranĉas la parkon, sed oni planas la tutan malkonstruon de la vojo. Onidire la plej aĝa arbo estas marĉa kverko (Quercus robur) havas kvarcent jarojn. En 2015 la parko estis renovigita.

Subĉielaj koncertoj estas okazigitaj somere en la parko.

Muzeoj redakti

Krom la ĉefa kastelmuzeo estas videbla muzeo pri kaleŝoj en flanka konstruaĵo. Aliaj vizitindaĵoj estas spektakloj pri magnataj vojaĝoj, trajnaj modeloj, preparitaj bestoj, ekzotaj kreskaĵoj.

Fontoj redakti