Kastelo de Marcali
La Kastelo de Marcali (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Széchenyi [sEĉEnnji]) estas nun hospitalo, ankaŭ historia monumento en Hungario, en urbo Marcali.


Historio redakti
En tiu loko la unua baroko kastelo estis konstruita en la 18-a jarcento. La nun videbla kastelo konstruiĝis en 1912 por la familio Széchenyi. La iama malsanulejo de Marcali ricevis bombotrafon en 1944, posta tuj la hospitalo translokigix al la ĵus malplena kastelo. Ekde tiam la hospitalo funkcias en tiu kastelo senĉese.
Konstruaĵo redakti
La unuetaĝa konstruaĵo situas sola en parko. La fasado estas simetria, meze estas la enirejo, antaŭe kelkaj ŝtupoj. Ĉe la fasadaj flankaj anguloj same estas enirejoj, sed antaŭe estas po unu vestibloj kun 6 kolonoj. Interne spite la nunan funkcion restis originaj la stukoj, sed la plej belega parto estas la ligna ŝtuparejo. Origine en la kastelo 85 ĉambroj estis.
Parko redakti
Ankaŭ la parko restis origina kun malnovaj kverkoj, Fagus sylvatica-oj, platanoj, pinoj, Juglans nigra-oj. En la parko estas videblaj bustoj de István Széchenyi kaj Ágoston Rafael Tóth.
Fontoj redakti
- hungare kun foto
- [1] Arkivigite je 2016-08-13 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- hungare kun fotoj