Kastelo de Mosdós

La Kastelo de Mosdós (konata ankaŭ pri la iama posedanto-familio Kastelo de Pallavicini [palaviĉini]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Mosdós.

Aerfoto pri la kastelo
Flanko de la kastelo

Historio redakti

La markiza familio profitis la tiean bienon por ĉasadi. Ili spertis la klimaton bona kontraŭ astmo, tial kastelo estis konstruita en fino de la 19-a jarcento, sed kelkaj aliaj konstruaĵoj jam en la sekva jarcento. Interne oni kolektis bibliotekon kun 4000 volumoj kaj ankaŭ valorajn kornojn. En 1936 Somogy (historia departemento) aĉetis la kastelon por malsanulejo. Tamen en 1939 ĝi estis rifuĝa kampo de poloj, en fino de la 2-a mondmilito armea hospitalo, en 1947 rifuĝa kampo de grekoj. Nur en 1949 komencis funkcii hospitalo pri koro- kaj pulmomalsanoj. En 1979 oni instalis ankaŭ kuracejon. En 2002 la nova posedanto estis la kalvinana eklezio, sed la funkcio restis (kiel eklezia hospitalo).

 
Fasado de la kastelo
 
Angula parto de la kastelo

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo (kun iom da mansardo) imitas la skotlandajn kastelojn. Ĝi situas sola en bela parko. La kastelo konsistas el du aloj, kiuj renkontiĝas en ortangulo, sed la ekstera angulo estas trunkita, tie funkcias la ĉefenirejo kun teraso, kiun tenas kolonoj. Ĉe fino de unu el la aloj ankaŭ malalta turo reliefas. Interne menciindas la ŝtuparejo.

Parko redakti

Ankaŭ la parko gardis la belecon, eĉ dum la hospitala erao oni plantis maloftajn arbojn. En la parko promenaj vojetoj kuras al senarbarejoj, skulptaĵoj kaj fontanoj.

Fontoj redakti

Bildaro redakti