Kastelo de Nagykereki

La Kastelo de Nagykereki (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Bocskai [boĉkai]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagykereki.

Aerfoto pri la Kastelo de Nagykereki

Historio redakti

Oni supozas, ke en tiu loko burgo estis konstruita en la 15-a aŭ 16-a jarcentoj. Ekde 1534 laŭ kontrakto la posedanto estis Stefano Bocskai. En 1569 la burgo havis jam defendan muron kun remparo - tio estis la unua fakta mencio. En 1604 malamikoj de Bocskai sensukcese sieĝis la burgon, sed post 7 jaroj pro perfido Bocskai perdis ĝin. Iom poste István Bethlen (duko) reakiris ĝin. Pri la sekvaj jardekoj mankas fidelaj informoj, sed estas menciinda, ke laŭ dokumento la burgo estas nur ruino en 1697. Ekde 1722 la nova posedanto estis fidelulo de la Habsburgoj. La burgo iĝis baroka kastelo inter 1751-1785. En 1850 la kastelo estis iomete pligrandigita laŭ klasikismo. Ekde 1927 la kastelo ne estis loĝata. Ĉefe depost 1945 la kastelo denove ruiniĝis, sed plena renoviĝo okazis inter 1959-1962. Nuntempe muzeo kaj biblioteko funkcias interne.

Konstruaĵo redakti

La teretaĝa kastelo situas en parko, kie estas ankaŭ aliaj konstruaĵoj. Origine la burgo estis kvarangula, sed ĉe la anguloj rondaj turoj etendiĝis. El tio restis nur sola turo, kiu ekde 1920 estas grenejo. En mezo de la kastelo malgranda korto estas videbla. La fasado estas simetria, meze troviĝas reliefanta vestiblo kun kolonoj, pli supre impona timpano (arkitekturo).

Fontoj redakti