La Kastelo de Sellye (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Draskovich [draŝkoviĉ]) estas historia monumento en Hungario, en urbo Sellye.

Kastelo de Sellye

Historio redakti

La baroka kastelo estis finkonstruita en la 18-a jarcento fare de familio Batthyány, sed pli frue estis tie kastelo en la 16-a jarcento. Ĝi estis donita al familio Draskovich pro geedziĝo. Pri la kastela historio dum la socialismo mankas informoj. Ekde nekonata jaro la kastelo estas agronomia lernejo kun internato, somere la liberaj lokoj servas la turismon.

Konstruaĵo redakti

 
Malantaŭa parto de la kastelo

La unuetaĝa konstruaĵo situas sola en korto, sed apude estas parko. Formo de la kastelo estas simpla briko. La fasado estas simetria, la meza parto iomete reliefas, al kiu ŝtupoj kuras. Plej meze estas la ornama ĉefenirejo. La malantaŭa parto estas iomete malsimetria, ĉar la 2 enirejoj ne estas la samaj.

Parko redakti

La parko estis kreinta en la 1760-aj jaroj. Ĝi estis protektita ekde 1965, ankaŭ valora arboreto, kiu enhavas 240 falfoliajn plantojn kaj 115 ĉiamverdojn. Intertempe oni metis 11 skulptaĵojn en la parkon. Inter la kreskaĵoj estas aparte menciindaj sequoioideae, balzama abio, abio kaj styphnolobium japonicum. La parko estas vizitebla.

Fontoj redakti