Kastelo de Solt

Kastelo en Solt

La kastelo de Solt (konata ankaŭ pri la posedanta familio Vécsey [vEĉei]) estas simpla historia monumento, nuntempa biblioteko kaj ekspoziciejo en urbo Solt (Hungario).

Kastelo en Solt en 1979

Historio redakti

La klasikisma kastelo estis konstruita inter 1823-1826. Kolonelo Károly Vécsey pasis siajn infanajn jarojn en la kastelo. Alia familiano en 1894 donacis la kastelon al la katolika eklezio. La kastelo estis paroĥo ĝis 1983, poste la urbo aĉetis la konstruaĵon kaj renovigis ĝin. Ene ekde 1986 biblioteko kaj ekspozicio pri Károly Vécsey funkcias.

Konstruaĵo redakti

 
La kastelo kiel biblioteko
 
La kastela parko

La teretaĝa kastelo kun keloj situas sola en korto, sed la fasado kuŝas laŭ la trotuaro. La kastelo similas al majusklo U. La fasado estas simetria, la meza parto iom reliefas. Ankaŭ la anguloj reliefas, sed nur iomete. La meza parto havas 2 fenestrojn, la cetera fasado resume 6 fenestrojn. Meze supre estas timpano, ene blazono de Vécsey. La enirejoj troviĝas en mezo de la korta parto, la aliaj du en anguloj. Origine estis interne manĝoĉambro kaj 4 aliaj ĉambroj.

Parko redakti

La parko troviĝas en la korto kaj ĝi estas bone zorgita.

Fontoj redakti