La Kastelo de Tura (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Schossberger [ŝosberger]) estas novrenesanca historia monumento en la urbo Tura. Ĝi aspektas, kiel la francaj Luarkasteloj.

Kastelo de Tura
kastelo [+]

LandoHungario
Koordinatoj47° 36′ 10″ N, 19° 36′ 14″ O (mapo)47.602719.6039Koordinatoj: 47° 36′ 10″ N, 19° 36′ 14″ O (mapo) [+]

Kastelo de Tura (Hungario)
Kastelo de Tura (Hungario)
DEC
Kastelo de Tura
Kastelo de Tura
Map
Kastelo de Tura
Vikimedia Komunejo:  Schossberger Castle [+]
vdr
La kastelo kun la enirejo kaj la maldekstra alo
La kastelo kun la enirejo kaj la dekstra alo

Historio redakti

La kastelo estis konstruita en 1883. Dum la konstruado oni profitis la plej modernajn teknologiojn (elektro, akvodukto, lifto por manĝaĵoj). Dum la 2-a mondmilito germanaj, poste rusaj, soldatoj loĝis en la kastelo, kiu ŝtatiĝis en 1947. La kastelo estis lernejo ĝis 1973. Oni deklaris la kastelon historia monumento en 1958. Plena renoviĝo komenciĝis en 2005. Post 3 jaroj oni faris filmon en la interno de la kastelo.

Fotoj pri Kastelo de Tura
 
Aerfoto pri la kastelo
 
Flanka vido de la kastelo
 
Turopinto de la kastelo
 
Blazono de Schossberger
 
Koridoro de la kastelo
 
Ŝtuparejo en la kastelo
 
Unu el la ĉambroj
 
Ronda ĉambro
 
Plafono
 
Plafono kun 2 kolonoj


Kastelo redakti

La etaĝa kastelo kun mansardoj situas sola en mezo de la urbo, en mezo de granda parko. La fasado estas malsimetria, la meza parto kun la enirejo reliefas. Super la enirejo timpano etendiĝas, en kies mezo estas videbla la familia blazono. Resume estas videblaj 3 rondaj turoj. La tegmento estas kovrita per ardezoj el Francio.

Parko redakti

La parko estis deklarita protektata natura parko en 2009. Celo de la parko estis plimildigi la klimaton, krome kovri la kastelon de la loĝantoj.

Fontoj redakti