Kastelo de Zalacsány
La Kastelo de Zalacsány (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Csányi-Batthyány [ĉanji-batjAnji]) estas historia monumento, interne hotelo en Hungario, en vilaĝo Zalacsány.
HistorioRedakti
En la mezepoko bienoj de Zalacsány apartenis al familio Csányi. En tiu loko estis konstruita postgotika nobeldomo en 1490. En tiu domo naskiĝis ministro László Csány en 1790. En mezo de la 19-a jarcento familio Batthyány aĉetis la domon, poste trakonstruis kaj pligrandigis laŭ baroko. En 1913 la kastelo estis plene trakonstruita. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon, la pli nova funkcio estis edukejo por infanoj. Inter 1997-2000 la kastelo renoviĝis, ekde 2011 ĝi funkcias kiel privata hotelo kun 28 ĉambroj.
KonstruaĵoRedakti
La plejparte unuetaĝa kastelo situas sola en granda parko ĉe rando de la vilaĝo. La konstruaĵo formas H-majusklon. La fasado estas simetria, la meza parto estas iomete reliefas, tie funkcias la enirejo. En la malantaŭaj aloj anstataŭ etaĝo nur mansardoj troviĝas.
ParkoRedakti
La parko aĝas 300 jarojn. En la parko troviĝas infanludejo, pluraj sportejoj kaj naĝejo.
FontojRedakti
- oficiala paĝo
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2016-10-05 per la retarkivo Wayback Machine