Kastelo piasta (Gliwice)

La Piasta kastelo (pole Zamek Piastowski, germane Piastenschloss Gleiwitz) estas grava muzeo en Glivico (germane Gleiwitz), Pollando, troviĝante urbokerne en la strato Pod Murami 2. La daŭra ekspozicio pri multkultura Glivico ampleksas ankaŭ la ĉirkaŭaĵon de Glivico.

Kastelo piasta
Kastelo
burgo [+]
Koordinatoj50° 17′ 34″ N, 18° 39′ 57″ O (mapo)50.2928055618.66577778Koordinatoj: 50° 17′ 34″ N, 18° 39′ 57″ O (mapo)

Kastelo piasta (Silezia provinco)
Kastelo piasta (Silezia provinco)
DEC
Kastelo piasta
Kastelo piasta
Lokigo de Silezia provinco en Pollando

Map
Kastelo piasta

Vikimedia Komunejo:  Gliwice Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Kastelo glivica

Historio redakti

Temas pri konstruaĵo nombriĝenda inter la plej malnovaj de la urbo. Ĝi datumas jam de la 14-a jarcento, kiam la ĉirkaŭfortikaĵo de la urbo estiĝis. La nunan forman ĝi ricevis en la 16-a jarcento far la luprenanto Friedrich Zeitritz. Multnombra estis ĝia funkciaro: iam kiel armilo, iam kiel prizono, iam kiel malposta murdefendejo. Nomiĝo kastela antaŭ 1945 ne estis kaj la epiteto de la Piastoj estas ekde 1983. Restaŭradlaboroj efektiviĝis inter 2005 kaj 2008.

Kolektoj redakti

Ne malmultaj kolekteroj antaŭe estis en la Vilao Caro. Ĝenerale distingeblas du kategorioj kolektaj ene: objektoj pri arkeologio kaj historiaĵoj. Multas la gildaj posedaĵoj el la jarcentoj 17-a kaj 18-a. Dokumentoj pri la t.n. sileziaj ribeloj, referendumoj, fotoj, agadoj de porpolaj eksterlandaj kluboj, industrievoluaj aktoj, pridialektaj esploroj, popolforpeloj kaj resetligado kovras multon el la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Raraĵoj veraj sendube estas la ne malmultaj historiaj armiloj el Japanio, Koreio kaj Ĉinio. Koncerne arkeologion plej gravas vazoj, ilaroj, juveloj el prahistoriaj tombejoj de la luzacia kulturo en ŚwibieWielowieś. Aliaj objektoj originas de la antikva kerno de Glivico, de la burga monto de Toszek aŭ de la teroburgo de Pławniowice. Ankaŭ fajrosilikaĵoj kaj ŝtonaj iloj el la ŝtonepoko ne malmultas en ĉi tiu muzeo.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti