Kastiliaj reĝlandoj de Indioj

La kastiliaj reĝlandoj de Indioj estas la teritorioj (inkluzive de la insuloj en Karibio) jure aneksitaj al la Kastilia Krono post la malkovro kaj koloniado deAmeriko, kiuj ekde tiu tempo ĝis la sendependeco de iliaj teritorioj, estis parto de la reĝaj posedaĵoj de la Hispana Monarkio. La jura bazo de tiu politika pozicio baziĝas sur pontifika donaco favore al la Katolikaj Gereĝoj, per peto de ili mem al la papo Aleksandro la 6-a. La Katolika Eklezio, reprezente de la kristanaro, cedis al la hispanaj gemonarkoj la malkovritajn kaj malkovrotajn teritoriojn en la Nova Mondo. La reĝlandoj de Indioj tiam fariĝis malsamaj reĝlandoj disde la reĝlando Kastilio, same kiel aliaj reĝlandoj ligitaj al la kastilia krono, kiel Aragono, Navaro, Granado kaj cetere; kvankam sen ilia reprezentado en la kortego.

Tiel la Kastiliaj Reĝlandoj de Indioj, estis apartaj reĝlandoj, sed dependaj de la Reĝlando Kastilio. Tial Kastilio konvertiĝis en supera administra hierarkio sen la kontrolo de Indioj. La reĝlandoj de Indioj troviĝis en meza situacio inter tuta egaleco kun Kastilio kaj tuta submetiĝo al ĝi.