Kastorio (provinco)
La provinco Kastorio (greke Νομός Καστοριάς) estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 1.720 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 53.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Kastorio. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Okcidenta Makedonio.